El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Resuma Kunveno de Altrangaj Oficistoj de APEK

| 2014-11-05
Bookmark and Share


En la Resuma Kunveno de Altrangaj Oficistoj de APEK en la Nacia Konferenca Centro

 

    Matene de la 5-a de novembro laŭ la pekina tempo, okazis la Resuma Kunveno de Altrangaj Oficistoj de APEK 2014, kiu markis la inaŭguron de la Ekonomia Semajno de Gvidantoj. Kiel la unua grava aktivado de la semajno, la kunveno daŭras 2 tagojn, kaj poste okazos la Kunveno de Ministroj, la Pintkonferenco de Gvidantoj Industriaj kaj Komercaj, interparola kunveno de la gvidantoj kaj reprezentantoj de la Komerca-Konsulta Konsilio de APEK.

 

    En la Neoficiala Kunveno de Altrangaj Oficistoj okazinta en Pekino en la pasinta decembro, Ĉinio informis al ĉiuj membroj la temon Formi la Futuron per Azi-Pacifika Partnereco kaj gravajn topikojn por diskuti. En februaro, majo kaj aŭgusto de la kuranta jaro okazis la unua, la dua kaj la tria kunvenoj de altrangaj oficisitoj de APEK respektive en la urboj Ningbo en sudorienta Ĉinio, Qingdao en la orienta parto de la lando kaj en Pekino. Oficistoj faris profundan diskutadon pri la temo kaj aliaj gravaj topikoj.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments