El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis hodiaŭ la Ekonomia Semajno de Gvidantoj de APEK 2014

| 2014-11-05
Bookmark and Share


En la areo de enskribo de la Ekonomia Semajno de Gvidantoj de APEK

 

    La 5an de novembro laŭ la pekina tempo oficiale inaŭguriĝis la Ekonomia Semajno de Gvidantoj de APEK 2014. De la 5a ĝis la 6a de la kuranta monato okazos la Resuma Kunveno de Altrangaj Oficistoj kaj de la 7a ĝis la 8a -- la 26-a Kunveno de Ministroj. La pinto de tiu semajno estas Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK, kiu okazos de la 10a ĝis la 11a.

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos kaj ĉeestos dekojn da gravaj aktivadoj: en la 9a, li ĉeestos la inaŭguron de la Pintkonferenco de Gvidantoj Industriaj kaj Komercaj de APEK kaj faros teman prelegon; en la 10a, li prezidos la interparolan kunvenon de la gvidantoj kaj reprezentantoj de la Komerca-Konsulta Konsilio kaj respondos demandojn. Vespere de la 10a, Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan okazigos al la gvidantoj, reprezentantoj kaj ilia edzo/edzino bonvenigan bankedon kaj amuzan vesperon. En la 11a, Xi Jinping ĉeestos kaj prezidos kunvenon kaj tagmezmanĝon de du fazoj de la kunveno de gvidantoj de APEK kaj direktos ĉiujn flankojn en diskuto pri la 3 gravaj temoj.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments