El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ban Ki-moon okaze de la tago de Unuiĝintaj Nacioj

| 2014-11-05
Bookmark and Share

    La 24-a de oktobro estas la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, memore pri la fondo de UN je tiu tago en la jaro 1945. Por la ĉi-jara Tago la Ĝenerala Sekretario de UN, s-ro Ban Ki-moon, publikigis ĉi tiun mesaĝon.

 

    Mesaĝo de la ĝenerala sekretario okaze de la tago de UN 2014

 

    En tiu ĉi tempo de multoblaj krizoj ni bezonas Unuiĝintajn Naciojn pli ol iam ajn antaŭe. Malriĉeco, malsano, terorismo, diskriminacio kaj klimatŝanĝiĝo metas sur nin grandan ŝarĝon. Milionoj da homoj plue submetiĝas al plorinda ekspluatado pro servuta laboro, perhoma komercado, seksa sklaveco aŭ malsekuraj kondiĉoj en fabrikoj, kampoj kaj minejoj. La tutmonda ekonomio restas malegala negocejo.

 

    La fondo de Unuiĝintaj Nacioj konsistigis solenan sindevigon al la tutmonda popolo, ke ni ĉesigu tiajn atencojn kontraŭ la homa digno, kaj gvidu la homojn al pli bona estonteco. Okazis dolorigaj regresoj kaj restas multa laboro por realigi la vizion de la Ĉarto. Sed ni povas ĉerpi kuraĝon el niaj jamaj atingoj.

 

    La Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN inspiris la plej sukcesan kampanjon kontraŭ malriĉo iam ajn entreprenitan. Traktatoj de Unuiĝintaj Nacioj pri malegaleco, torturado kaj rasismo donis ŝirmon al la homoj, kaj aliaj interkonsentoj protektis la naturan medion. Packonservantoj de UN apartigis malamikajn fortojn, niaj intertraktantoj solvis disputojn, kaj niaj humanaj laboristoj liveris vivosavan helpon.

 

    Je tiu ĉi kritika momento, ni rekonfirmu nian dediĉon al povigo de tiuj, kiuj estas marĝenigitaj aŭ facile vundeblaj. Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, mi vokas al Registaroj kaj unuopuloj, ke ili kunlaboru laŭ komuna celo por la komuna bono.

 

Trad. Novjorka Oficejo de UEA

(el Gazetaraj Komunikoj)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments