El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

La rolo de Ĉinio en APEK

| 2014-11-04
Bookmark and Share

 

    En novembro de 2014, kiam Pekino ĝuas sian belecon de aŭtuna sezono, okazos ĉe la lago Yanqi en la distrikto Huairou de la urbo la 22-a neoficiala kunveno de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kun la temo Kune konstrui la Azi-Pacifikan Partnerecon por la estonteco.

 

    En la jaro 2001 okazis en Ŝanhajo de Ĉinio la 9-a neoficiala kunveno de gvidantoj de APEK. Intertempe forpasis 13 jaroj, kaj Ĉinio kaj la mondo spertis gigantajn ŝanĝiĝojn.

 

    Dank' al sia 25-jara disvolvo post la propono pri APEK en la jaro 1989, ĝi evoluis de la regiona forumo pri la ekonomio kaj la intertrakta sistemo en la ekonomia kunlabora mekanismo kun la plej altaj ranguloj, la plej vasta areo kaj la plej forta influo en la azi-pacifika regiono. Ĝi ludas la rolon neanstataŭigeblan en antaŭenpuŝo de la liberigo kaj faciligo de la regionaj komercado kaj investado, en fortigo de la ekonomia kaj teknika kunlaboroj inter siaj membroj kaj en aliaj flankoj.

 

    Ĉinio estas membro en la azi-pacifika komunumo. La disvolviĝo de Ĉinio estas nedisigebla de la azi-pacifika regiono, kaj ankaŭ la prospero de la lasta bezonas la antaŭan. En la pasintaj 25 jaroj post sia establiĝo, APEK, kiel grava organizo kunlabora en la azi-pacifika regiono, ludis neforviŝeblan rolon en la procezo de ekonomia integrado de Ĉinio kaj en tiu de ĝia internacigo. Kaj samtempe, kun la fortiĝo de la ekonomio, Ĉinio laŭgrade fariĝis unu el la novaj ĉefroluloj en la reprosperigo de APEK. En la kunveno okazinta en Balio en la jaro 2013 ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis al la gvidantoj el la industria kaj komerca rondoj, ke Ĉinio laŭgrade reduktos la ritmon de la ekonomia kresko, tio ja estas unu el la daŭrigeblaj metodoj por subteni la prosperon de la azi-pacifika regiono. Ĉinio havas gravan respondecon por la prospero kaj paco de la azi-pacifika regiono.

 

    APEK estas plena de atendoj en la estonteco.

 

Redaktoroj: Zhang Yan kaj Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments