El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis kolektiva nupto en la tradicia stilo de Ĉinio

| 2014-11-03
Bookmark and Share


En la kolektiva nupto

 


Novaj geedzoj faras ceremonieton Jiaobai.

 

    La 1-an de novembro en la gubernio Jinyun de la provinco Zhejiang okazis kolektiva nupta ceremonio en la tradicia stilo de Ĉinio. La kolektivan nuptan ceremonion ĉeestis 66 novaj geedzoj, vestantaj per belaj tradiciaj kostumoj.

 

    Gviditaj de la ceremoniestro, ili finis kelkajn ceremonietojn, inkluzive de Woguan (la novaj geedzoj lavas al si la manojn en la sama ujo), Tonglao (la novaj geedzoj ambaŭ manĝas la saman manĝaĵon samtempe), Hejin (la du novaj geedzoj trinkas vinon en siaj glasoj kaj poste ilin interŝanĝas), Gaoshang (la novaj geedzoj faras la kulton al la prapatroj), Qinying (la novedzo iras bonvenigi la novedzinon en ŝia gepatra hejmo), Jiaobai (la novaj geedzoj sin klinas unu al la alia) kaj Zhishou (la novaj geedzoj tenas la manojn unu de la alia) kaj tiel plu. Ili celebris la amon per la tradicia geedziĝa ceremonio de la dinastio Han de Ĉinio.

 

    Han-nupto estas tradicia geedziĝa ceremonio de la nacio Han en antikva Ĉinio. Novaj geedzoj devas vesti sin per ĝustaj costumoj. Estis diversaj stiloj en malsamaj dinastioj. Ekzemple, en la dinastio Han (202 a. K. -- 220 p. K.), oni vestis sin per ruĝo kaj nigro, kaj en la dinastio Tang (618 - 907), la edzo sin vestis per ruĝo kaj la edzino per verdo.

 

    Lastatempe en Ĉinio, tradicia nupto fariĝas pli kaj pli populara kaj multaj novaj geedzoj celebras sian gravan kaj ĝojan tagon per la tradicia ceremonio anstataŭ tiu de la Okcidento.

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments