El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

ARKONES: 30 estas jubileo!

| 2014-11-03
Bookmark and Share

    La organizantoj de la 30aj Artaj Konfrontoj en Esperanto decidis, ke 30 estas nombro jubilea, kaj la 30a jubilea ARKONES logis al Poznano je la lasta septembra semajnfino pli ol ducent (precize, 204) partoprenantojn. Preterire mi aŭdis plurfoje konversaci-pecojn, pri kiel oni estis en la dua aŭ tria festivalo, en kiu loko kaj tiel plu. Vere, la jubileo estis bona preteksto por rerenkontiĝi kun la eksjunaj kolegoj kaj mire konstati, ĉu kaj kiel oni (ne) ŝanĝiĝis. Pluraj ejoj de la Fervojista kulturdomo (kelkaj ĉambroj, spegul-salono, kaj la koridoro) vivis vervan vivon. Dudek Eŭropaj landoj kaj kvar alikontinentaj (Aŭstralio, Brazilo, Irano, Japanio) refoje konfirmis, ke ARKONES plu estas la plej populara kaj riĉenhava semajnfina esperantista renkontiĝo en la Orienta Eŭropo.

 


Verda Banano denove prezentas en Poznano (Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha)

    Konforme al sia nomo ARKONES donas prioritatan atenton al ĉiaj artoj: muziko, kantado, teatro kaj priaj prelegoj ĉeestas programe kaj ekster ĝi. Du jarojn poste revenis al Poznano teatro Verda banano kun Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik kun la nigra komedio La asocio de viktimoj de Schirley Valentine.... La modernisma poeto Jarlo Martelmonto helpe de volontuloj faris spektaklon On-um-am-al. B&B (Birke kaj Bertilo), Kajto, Zuzanna Kornicka, Anjo Amika kaj aliaj muzike kaj kante, sed ankaŭ dance kreis la festivalan etoson.

 


Koncerto de B&B (Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha)

    Kia maloftaĵo: du ceramikaj te-bovloj kreitaj antaŭ multaj jaroj de la Oomoto-gvidanto, Onisaburo Deguĉi mem, estis ekspoziciitaj! Katalin Kováts kun sia famiĝinta lingvokurso Artoŝoko per prelego lingve promociis la aŭskultantojn gvidante ilin per la arto de Vincent van Gogh tra lia vivo. Kaj la enigmo de lia fortranĉita orelo? Ha, mi ne rerakontu, por ke vi havu kialon viziti alifoje kaj aliloke la prelegon de Katalin, kiu esplorvizitis ĉiujn lokojn ligitajn kun la pentristo kaj fotile registris ilin.

 

    Podiaj diskutoj ne oftas en Esperanto-renkontiĝoj, sed en ARKONES ja okazas. Tomasz Chmielik kaj Zbigniew Galor gvidis la diskuton pri seksismo kun aparta kontribuo de Ilona Koutny kaj Anna Bartek. La rezulto de la voĉdonado konfirmas, ke seksismo invadis Esperantujon! Al la demando, ĉu ekzistas seksismo en la nuna esperantista vivo, estis 18 jesaj respondoj kaj nur 4 neaj.

 

    Multaj interesaĵoj okazadis samtempe, en neniu programero ĉiuj kolektiĝis kune, eĉ dum la miela vespero kelkaj kunularoj preferis koridorumi. Ja ankaŭ mi ne estis ĉieesta (necesis deĵori en nia libro kaj abon-servo, kiu sukcesis kolekti 42 abonojn por La Ondo – je kvar pli multe ol antaŭ unu jaro en la sama loko) kaj ne povas raporti pri ĉiuj eroj, sed vi estas bonŝancaj post certa tempo spekti ĉion ĉi propraokule, ĉar la jubilean ARKONES filmis Irek Bobrzak kun la teamo de Varsovia vento.

 

    La longa koridoro servis por ekspozicioj, librovendado, abonado, krom La Ondo kaj Pola Esperantisto ĉeestis Heroldo de Esperanto. Ĉe kelkaj tabloj oni manĝetis kaj trinketis tion, kion provizis la senlacaj bufedistinoj Oksana kaj Zuzanna. Dankegon al ĉiuj organizantoj, kontribuantoj kaj ĝuantoj de la aranĝo, al amikoj, kiuj agrable konversaciis aŭ nur kore salutis! Ke ni havu ankoraŭ samtiom da artaj konfrontoj en Poznano!

 

Halina Gorecka

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/10/arkones-3/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments