El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Baldaŭ komenciĝos la 31a Esperanto-sumoo

| 2014-11-02
Bookmark and Share

 

    La 31a Internacia Esperanto-Sumoo okazos ekde la 9a ĝis la 23a de novembro, japana esperantisto HORI Yasuo varbas "luktistojn" el la mondo.

 

    Laŭ la konigo, sumoo estas japana tradicia lukto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro, kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn. Dum la luktokonkurso luktistoj estas grupigitaj en 5 grupoj. Plej fortaj luktistoj luktas en grupo nomata Jokozuna. Poste sekvas grupoj laŭ fortoj de luktistoj nomataj: Oozeki, Sekiŭake, Komusubi, Maegasira.

 

    Paralele kun la sumoo-konkursoj, oni povas legi Esperanto-librojn dormantajn en sia breto. Oni rajtas decidi kiun libron kaj kiom da paĝoj, kaj legi ĉiun tagon dum la konkurso. Se iu sukcesos legi tiun kvanton, li/ŝi venkos, se ne, tio signifas la malforton. Tiamaniere oni povos vere scii la ĝojon de Esperanto-legado, kaj sekve progresos multe en Esperanto. Kaj, se multaj partoprenos en la "sumoo", tio ŝanĝos la movadon kaj sekve la mondon.

 

    En tiu ĉi sumoo, homoj ne luktas kontraŭ aliaj homoj, sed ili luktas kontraŭ siaj malfortaĵoj.

 

    En majo 2012 partoprenis 146 esperantistoj en la tuta mondo kaj ili entute legis pli ol 13000 paĝojn.

 

    HORI Yasuo diris:

 

    Mi volas, ke tiu Sumoo estu organizita en multaj landoj. Se ni povos kolekti 500 luktistojn, ni povos multe evoluigi la movadon, kaj eĉ ŝanĝi la movadon kaj la mondon.

 

    Ni partoprenu kaj luktu ĝoje!

 

    Koncernaj informoj kaj la aliĝilo troviĝas en http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html

 

(el esperanto-sumoo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments