Flosanta glacio sur la rivero Heilongjiang
Glacipecoj flosantaj sur la rivero
Lokanoj en vintra naĝado
Lokanoj en vintra naĝado
La rivero kun fluantaj glacipecoj en vespero
La 28-an de oktobro ekaperis grandaj glacipecoj flosantaj sur la parto Heihe (Nigra Rivero) de la rivero Heilongjiang en nordorienta Ĉinio.
Tia fenomeno aperas du fojojn ĉiujare sur la rivero ĉe la fino de la printempo kaj je la komenco de la vintro. Dum la periodo inter la dufojaj glaci-fluadoj, la rivero estas kovrita de glacio.
Pro tio, ke ĉijare la loka vetero estas pli malvarma ol tiu en la pasinta jaro, la fluanta glacipeco pli frue aperiĝis je 6 tagoj. La vidindaĵo estas ne nur kreaĵo de la naturo, sed ankaŭ bonŝanco por lokaj amatoroj de vintra naĝado. Antaŭ la glaciiĝo de la rivero ili ĉiutagmeze venas al la rivero kaj naĝas kun la glacipecoj.
Redaktoro : Xie Ruifeng