El Popola Ĉinio>头条新闻>

La raportado pri "Refoja vizito al la Granda Kanalo" lanĉita en Pekino

| 2014-10-28
Bookmark and Share


En la ceremonio por komenci la raportadon pri "Refoja vizito al la Granda Kanalo"

 


Ekveturis raportistoj por fari raportojn pri la Granda Kanalo.

 

    La 26-an de oktobro en la arbara parko ĉe la Granda Kanalo en la distrikto Tongzhou de Pekino estis komencita la raportado pri "Refoja vizito al la Granda Kanalo". La raportado estas aranĝita de la novaĵ-agentejo Xinhua kaj subtenata de la Ŝtata Administracio de Kulturaj Restaĵoj. Dum la venonta monato raportistoj de la novaĵ-agentejo atingos pli ol 20 urbojn trapasitajn de la Granda Kanalo kaj veturos pli ol 3 mil kilometrojn por fari intervjuojn kaj raportojn kaj ĉiuflanke montri la ĉarmecon kaj belecon de la Granda Kanalo per skribaĵoj, fotoj, televido, reto kaj novaj amaskomunikiloj.

 

    La Granda Kanalo de Ĉinio estas artefarita rivero fosite plej frua kaj spane plej longa en la mondo. Ĝi ludas gravan rolon por la vivo de popolanoj ĉe bordoj de la rivero kaj por disvolviĝo de ekonomio kaj socio. En la 22-a de junio 2014 la Granda Kanalo estis enskribita en la nomliston de la Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. Por profunde ekspluati kaj disvastigi la historian kaj kulturan valoron de la Granda Kanalo kaj veki atenton kaj protekton de la tuta socio al ĝi la novaĵ-agentejo Xinhua lanĉis la raportadon pri "Refoja vizito al la Granda Kanalo".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments