El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝos la mistera zono en la Muzeo de la Imperiestra Palaco

| 2014-10-23
Bookmark and Share


La Muzeo de la Imperiestra Palaco

 

    La 21-an de oktobro Shan Jixiang, direktoro de la Muzeo de la Imperiestra Palaco, diris, ke la venonta jaro estas la 90-a jariĝo de la muzeo, kaj ĝia okcidenta zono, kiu neniam publikiĝis en la pasintaj 90 jaroj, estos malfermita al la vizitantoj. Laŭ statistikoj, la nombro de la vizitantoj al la muzeo rompis 7 milionojn da hom/fojoj en la jaro 2002, kaj en la jaro 2011, la nombro atingis 14 milionojn.

 

    Por solvi la problemon pri tro longa linio por aĉeti biletojn, la Muzeo de la Imperiestra Palaco faris grandan klarigon kaj forigis multajn vendejojn kaj dungitajn domojn. Samtempe oni malfermis 37 rapidajn fenestrojn, por ke 95-procentaj vizitantoj povu aĉeti biletojn en 3 minutojn. Ankaŭ konstruiĝis en la muzeo centoj da seĝoj kaj sufiĉajn necesejojn por ripozado .

 

    Fariĝos eksponejo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco la domo Cining, kie la dormĉambro de la imperiestra edzino estos rekonstruita laŭ la originala dekoracio en la jaroj de imperiestro Qianlong. La parko en la domo Cining, kiel unu el la 4 plej grandaj parkoj en la muzeo, malfermiĝos al la publiko en la venonta jaro kaj la pordo Duan (la antaŭa pordo de la Imperiestra Palaco) estos kontruita al diĝita muzeo, kie oni povos rigardi ĉiu domon kaj zonon en la Imperiestra Palaco.

 

    Shan Jixiang diris: "Ni donos la mirindan Imperiestran Palacon al la venontaj 600 jaroj."

 

Redaktoro : Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments