El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Interesa prelego pri trompado

| 2014-10-22
Bookmark and Share

 

    Esperantista klubo en Brno, Ĉeĥo, kaj Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno komune publikigas multajn prelegojn, kiuj okazis en la klubejoj. Troviĝas tie iaj interesaj kaj utilaj prelegoj, ekzemple la jena, kiu temas pri trompado sur interreto.

 

    Interreto estas sen duboj utila servo en kazo, ke vi bezonas serĉi diversajn informojn. Ĝenerale oni povas diri, ke vi povas ankaŭ ŝpari monon kaj tempon, ĉar oni povas facile mendi multajn servojn per interreto (ekzemple librojn, flugbiletojn, feriojn de iu vojaĝoficejo ktp.) aŭ administri bankan konton.

 

    Tio ja portas ankaŭ kelkajn riskojn. Unu el ili estas problemoj kun trompado. Oni povas estis trompitaj per telefono, retpoŝto aŭ komputilaj virusoj. Tamen estas facilaj eblecoj de defendo. Kiaj?

 

    Pri tio prelegis la unuan de oktobro Milan Kolka, membro de ambaŭ menciitaj kluboj. Kaj ankaŭ tiu ĉi prelego estis publikigita en ilia komuna retejo.

 

    Kaj jen la ligilo al la prelego: http://www.medy.cz/brno-esperanto/kolka-trompado.pdf

 

    Agrablan legadon!

 

(el esperanto.cz)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments