Ĉinio pafis la telesensan sateliton n-ro 22
Fotoj pri pafiĝo de la raketo Changzheng-4C kun telesensa satelito n-ro 22
Je la 14-a horo kaj 31 minutoj de la 20-a de oktobro, la telesensa satelito n-ro 22 estis pafita per la transporta raketo Changzheng-4C en la Taiyuan-a Satelit-pafa Centro de Ĉinio.
La satelito estos uzita en sciencaj eksperimentoj, enketo pri teritorio kaj resursoj, produkto-takso de agrikulturaj plantoj, prevento kaj redukto de naturaj katastrofoj.
Tio estas la 195-a flugo de la transporta raketo Changzheng.
Redaktoro: Niu Xueqin
No Comments