El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

E-kurso en Zaozhuang-a Profesia Instituto

| 2014-10-17
Bookmark and Share


Kurso por novaj membroj de la societo

 


Esperanto-societo varbas novajn membrojn.

 

    En la 11a de oktobro kiel kutime la Esperanto-societo de la Zaozhuang-a Profesia Instituto denove varbis novajn membrojn en la nova lernojaro, kaj pli ol 60 novaj studentoj aliĝis al la societo. La postleciona E-kurso por la novaj membroj okazas po du lernohoroj en ĉiuj lundo kaj merkredo. S-roj Zhao Yaping kaj Liu Baoguo (Optimisto) kune gvidas la kurson en la nova semestro.

 

    La societo estis fondita en oktobro, 2009. Post tio ĝi okazigis multajn aktivecojn por diskonigi Esperanton en la instituto kaj starigis plurajn bazajn E-kursojn en libera tempo. S-ro Zhao Yaping, instruisto el la fakultato pri komputoro de la instituto, gvidis la kursojn kaj kulturis multajn junajn esperantistojn. En la pasintaj jaroj la membroj de la societo multfoje akceptis fremdlandajn esperantistojn, kiuj vizitas la instituton. Ili ankaŭ aktive partoprenas en Esperanto-aranĝoj de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio. Krome multfoje ili laboris kiel volontuloj en lokaj Esperanto-festivaloj. Dank' al la agadoj ili povis praktiki nian lingvon kun esperantistoj el diversaj lokoj.

 

    Maje de 2014 en la instituto okazis la Kvina Zaozhuang-a Internacia Esperanto-festivalo, en kiu ĉinaj kaj eksterlandaj ĉeestantoj plantis ĉirkaŭ pli ol dek specojn da arboj ene de la instituto, kaj okazigis inaŭguron de la fondiĝo de Esperanto-bosko.

 

Liu Baoguo

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments