El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Esperanto kiel deviga programero en Zaozhuang-a Profesia Instituto

| 2014-10-15
Bookmark and Share


Lernado de Esperanto

 


Nokte en la Zaozhuang-a Profesia Instituto

 

    Ekde la nova lernojaro 2014-2015 Esperanto fariĝis deviga programero en la fakultato pri turismo de la Zaozhuang-a Profesia Instituto. Laŭ statistikoj multaj ĉinaj universitatoj, kolegioj, institutoj kaj aliaj altlernejoj prenas Esperanton kiel sian fakultativajn programeron kaj kurson, tamen neniu el ili prenas ĝin kiel devigan programeron. Nun la Zaozhuang-a Profesia Instituto fariĝis la unua altlernejo en Ĉinio pri tio, kaj entute 136 studentoj en ses klasoj el la fakultato pri turismo lernas nian lingvon. Ĉiusemajne ili lernas du lernohorojn. Post 15 semajna studado en la kuranta semestro kaj trapaso en du ekzamenoj ili ricevos du lernopoentojn. S-ro Liu Baoguo (Optimisto) gvidas la E-kursojn.

 

    Antaŭ ses jaroj la Zaozhuang-a Profesia Instituto starigis bazan E-kurson en postlerna tempo por instruistoj kaj studentoj. Ĉijare Esperanto-bosko estis starigita ĉe la enirejo de la instituto, kaj tio montras la subtenon de la institutaj gvidantoj al nia lingvo. S-ro Zhao Yaping, instruisto de la fakultato pri komputoro el la instituto, gvidis la bazajn kursojn. En oktobro 2009 en la instituto jam estis studenta societo de Esperanto. Ĝis nun la instituto jam akceptis multajn esperantistojn enlandajn kaj eksterlandajn. Nun pli kaj pli da studentoj interesiĝas pri la internacia lingvo. Ni esperas, ke aliaj fakultatoj en la instituto malfermis Esperanto-kursojn ankaŭ.

 

    Situante en la nova distrikto de la urbo Zaozhuang, provinco Shandong de Ĉinio, la instituto havas 29 profesiajn fakultatojn kaj pli ol 20 fakultatojn cele trejni altnivelajn teknikistojn. Inter ili la fakultatoj pri turismo kaj pri mekanismo-elektroniko estis subvenciitaj de la registaro. Nun estas pli ol 10 000 studentoj kaj pli ol 500 instruistoj kaj laborantoj en la instituto.

 

Liu Baoguo

(Redaktoro: Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments