El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang kaj Dmitry Medvedev kune prezidis la 19-an Regulan Renkontiĝon de Ĉinaj kaj Rusaj Ĉefministroj

| 2014-10-15
Bookmark and Share


Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj rusa ĉefministro Dmitry Medvedev en prezido de la 19-a Regula Renkontiĝo de Ĉinaj kaj Rusaj Ĉefministroj

 

    Posttagmeze de la 13-a de oktobro laŭ la loka tempo en Moskvo, ĉefurbo de Rusio, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj rusa ĉefministro Dmitry Medvedev kune prezidis la 19-an Regulan Renkontiĝon de Ĉinaj kaj Rusaj Ĉefministroj. Dulandaj ĉefministroj faris praktikan kaj profundan interparolon, aŭskultis labor-raporton de la Ĉina-Rusa Komitato por Eduka kaj Kultura Kunlaboro, tiun de la Ĉina-Rusa Komitato por Regula Renkontiĝo de Dulandaj Ĉefministroj, tiun de la Ĉina-Rusa Komitato por Investa Kunlaboro kaj tiun de la Ĉina-Rusa Komitato por Resura Kunlaboro, kaj kune projektis la ĉiuflankajn kunlaborojn de la du landoj en la venonta periodo.

 

    Post la renkontiĝo dulandaj ĉefministroj subskribis la "Komunan komunikaĵon de la Regula Renkontiĝo de Ĉinaj kaj Rusaj Ĉefministroj", atestis subskribon de 40 gravaj dokumentoj pri dulandaj kunlaboroj en ekonomio, komerco, investo, resurso, financo, alt-teknologio, eduko, kulturo kaj en aliaj kampoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments