El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Kunlaboroj>

Yunnan: provinco de landlimaj trapasejoj

| 2014-10-14
Bookmark and Share


Ĉefaj trapasejoj en Yunnan

 

    La provinco Yunnan de Ĉinio en ties sudokcidenta parto havas ŝlosilan lokon laŭ la mara itinero de la Silka Vojo, ĉar ĝi alfrontas Sudorientan Azion, Sudan Azion kaj Okcidentan Azion, proksimas al la Pacifiko kaj la Hindia Oceano, kaj najbaras kun Vjetnamio, Laoso kaj Birmo. La unika geografia situacio faris ĝin unu el la plej gravaj trapasejoj de la ekonomia zono de la Silka Vojo kaj la mara itinero de la Silka Vojo.

 


La trapasejo Qingshui-rivero inter Ĉinio kaj Birmo

 

    Ĉe 4 060 km de landlima linio en Yunnan troviĝas 16 ŝtatnivelaj kaj sep duanivelaj trapasejoj, interalie tri flughavenoj, du havenoj, unu fervojo-trapasejoj kaj 17 kontinento-trapasejoj. La kvin plej ĉefaj estigas la ampleksan strukturon por akceli disvolviĝon de la transportado inter Ĉinio kaj Sudorienta Azio kaj Suda Azio.

 


La trapasejo Hekou inter Ĉinio kaj Vjetnamio

 

    La trapasejo Qingshuihe dividas Ĉinion kaj Burmon. De tie kargoj trapasantaj la havenon Kyaunkpyu de Burmo ĝis la Hindia Oceano povas mallongiĝi je 3 mil marmejloj ol tra la Malaka Markolo. Antaŭ multaj jaroj fervoja konstruado inter Yunnan kaj Burmo ĉesis en Mengding pro la agresa milito de Japanio kontraŭ Ĉinio. En la jaro 2011 la ĉina registaro eksubtenis la konstruadon de Yunnan, kaj rapide disvolviĝas la konstruado de ekonomia kunlabora zono en Mending.

 


La trapasejo Ruili inter Ĉinio kaj Vjetnamio

 

    Nun en Yunnan la fervojo longas je 2 619 km, altkvalita aŭtoŝoseo -- je 20 mil km, kaj estas 12 civilaj flughavenoj. La transporto-kapablo evidente altiĝas. Samtempe konstruado de la internacia kanalo ankaŭ rapidiĝas por ke Yunnan ligu la Hindian Oceanon kaj la sudan Pacifikon.

 


La trapasejo Mohan inter Ĉinio kaj Laoso

 

    Komerco-eksportado de Yunnan kreskas jaron post jaro. En la jaro 2013 la kvantoj de eksporto kaj importo kreskis je 22,9% kompare kun tiuj de la sama periodo de la pasinta jaro, je 15,3% kompare kun tiuj de aliaj provincoj, kaj okupis la unuan lokon de kresko inter landlimaj provincoj.

 

    Sekve Yunnan plibonigos la cirkuladon en fervojo, komerco kaj mono kun najbaraj landoj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+