El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Budha haloo" aperis sur la montpinto de Huangshan, Ĉinio

| 2014-10-13
Bookmark and Share


La bela kaj rara "Budha haloo" en la regiono de Huangshan

 

    La 12-an de oktobro oni kaptis per fotilo la raran fenomenon "Budha haloo" sur iu montpinto de la montaro Huangshan, fama turisma regiono en la provinco Anhui en suda Ĉinio.

 

    Laŭ klarigo de la meteologio, tia haloo estas speciala fizika fenomeno en la naturo. Fakte, ĝi estas projekcio fare de la suno malantaŭ la haloa spektanto, samtempe la nubo antaŭ la homo funkcias kiel spegulo kiu aperigas la homfiguron, la nubo entenas glaciajn erojn kaj akverojn, ili kune formigis rondan ĉielarkon ĝuste ĉirkaŭante la figuron. Antikvaj ĉinoj nomas tian fenomenon "Budha haloo" pro la tradicia religio Budhismo. La apero de la haloo postulas kompleksajn kondiĉojn komponitajn de la suno, terformo, nubmaro kaj aliaj naturaj fenomenoj, oni povas spekti ĝin nur en tre malmultaj lokoj. Kaj laŭ la koncernaj registroj de la montaro Huangshan, ĉi tie, kompare kun aliaj regionoj de Ĉinio, havas pli multajn okazojn por vidi la haloon. En la 16-a de septembro de la kuranta jaro oni jam trafis la haloon sur la montpinto Shixin de Huangshan.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments