El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Nova Silka Vojo>Vizitindaj Lokoj kaj Kulturaj Heredaĵoj>

Francaj geedzoj refoje vojaĝis laŭ la Silka Vojo per sia domveturilo

| 2014-10-11
Bookmark and Share

de HU JIALI

 

    Malsamaj landoj, kiaj Italio, Grekio, Turkio, Kartvelio, Ĉinio kaj aliaj landoj, havas siajn proprajn pejzaĝojn. Ni vere ĝuis la senton rigardi la pejzaĝon ekster la fenestro malfermita. Ĉiu pejzaĝo ŝajnas al bildkarto, tiel, post ĉiufoja malfermo de la fenestro, venas malsama poŝtkarto.

 

-- Dobell

 

    S-ro Bernard Dobell kaj lia edzino Vero Nicole el Montpeliero en suda Francio decidis antaŭ tri jaroj vendi sian radiostacion por aĉeti luksan aŭton kaj ĝin remunti en domveturilon. Ili uzis ok monatojn por fari la vojaĝon je 200 km. ĉiutage refoje laŭ la Silka Vojo. Lastatempe, la geedzoj Bernard Dobell kaj Vero Nicole, veturante per sia domveturilo, atingis Chengdu, la ĉefurbo de la provinco Sichuan en sudokcidenta Ĉinio. Kvankam la domveturilo havis iom da malgrandaj paneoj, tamen la deviga restado en la urbo Chengdu estis rigardata kiel "sorto", ili povis ĝui la komforton kaj trankvilon de la urbo.

 




La geedzoj Dobell


 



La domveturilo de la geedzoj Dobell sur strato de Chengdu



 

    Post 2-jara preparado, li refoje veturis kune kun sia edzino laŭ la Silka Vojo

 

    65-jara Bernard Dobell havas blondan hararon krispan, kiu iom griziĝis, portas sur la pojno elektronikan brakhorloĝon kaj sin vestas per ĉemizo kun kvadrata desegno kaj pantalono en stilo iom "hipia". Temante la aĝon, li diras kun rideto: "Mi havas nur 25 jarojn! "

 

    Decidinte vojaĝi per domveturilo kune kun sia edzino, Bernard Dobell komencis antaŭ du jaroj preparadon por la vojaĝo, konsidere al la leĝoj kaj vizoj de ĉiuj landoj al kiuj ili veturos kaj al la cirkonstanco de la tieaj trafiko kaj vojoj. Antaŭ la ekiro de tiu ĉi vojaĝo, ili iris al Maroko, Sicilio kaj ankaŭ al Mediteraneo, "ĉio ĉi tio estas preparo por tiu ĉi vojaĝo laŭ la Silka Vojo".

 




La geedzoj Dobell antaŭ la domveturilo, sur kiu estas ilia vojmapo pri la Silka Vojo



 

    "Ni elektis ĉi tiun vojon," Bernard Dobell diris, "ni devas reiri la Silkan Vojon por serĉi paŝojn de Marco Polo kaj fari kontinuan ok-monatan vojaĝon. Post forlaso de la urbo Chengdu, ni iros al Yunnan, Guizhou, Guangxi, Guangdong kaj aliaj lokoj, por reveni al Eŭropo ni elektas la itineron tra Mongolio kaj Rusio. "

 

    Ĉiutage la domveturilo estis fotita je pli ol 200 fojoj

 

    Sur la vojo ĉiam okulfrapas la domveturilo Land Rover de Bernard Dobell kaj Vero Nicole, kiu estas dividita en la salono, kuirejo kaj necesejo ekipitaj per tabloj, pokaloj, litoj, sofoj, vestarkoj kaj tiel plu.

 

    Bernard Dobell diris ke ĉiutage ilia domveturilo estis fotita je pli ol 200 fojoj, krome li trovis interesa kaj amuza, ke foje estas kuriozaj personoj kiuj deziras eniri en la domveturilon por vidi tien kaj alien, ekz., kie oni kuiras, banas, dormas kaj eĉ la necesejo ilin interesas. En Golmud en la provinco Qinghai en okcidenta parto de Ĉinio, ili renkontis ankaŭ ke pli ol 100 personoj ĉirkaŭis la domveturilon kaj ĝin fotis samtempe; sur ŝoseo iu aŭto je granda rapideco rapidis al ni nur por preni fotojn pri nia domveturilo.

 




La geedzoj Dobell en la domveturilo


 



La geedzoj Dobell en la domveturilo


 



La geedzoj Dobell en la domveturilo


 



La geedzoj Dobell en la domveturilo



 

    En Chengdu, ilian domveturilon trafis paneo, kaj "iuj originalaj pecoj por ripari nian veturilon estos venigitaj tri aŭ kvar tagojn poste, dum ni rigardis ĉi tiun malgrandan paneon kiel sorton, tiel ke ni povas resti pli da tagoj en la urbo," diris Bernard Dobell.

 

    Vero Nicole laŭdis ke Chengdu estas en kuranta modo

 

    Chengdu kaj Montpeliero estas la unua paro de ĝemelaj urboj de Ĉinio kaj Francio, pro tio Bernard Dobell kaj Vero Nicole el Montpeliero havas apartan amon al Chengdu, "Komence ni planis veni al Chengdu por rigardi grandajn pandojn, sed tie ni trovis pli da ĉarmojn de la urbo."

 

    La avo de Vero Nicole estas pekinano, do en ŝia korpo cirkulas kvarono da ĉina sango. Ŝi kaj ŝia edzo Bernard Dobell komune opinias ke Chengdu estas ilia plej ŝatata urbo en Ĉinio. "Ni vizitis la bazon por grandaj pandoj, la strateton Larĝa kaj Mallarĝa, la Popolan Parkon, la budhisman sanktejon Wenshu kaj tiel plu, jen la urbo en kiu harmonie kunfandiĝas la tradicia kulturo kaj la moderna civilizacio," diris Bernard Dobell.

 




Sur la vojo Vero Nicole funkcias kiel gvidanto por la edzo.



 

    Vero Nicole, kiu naskiĝis en Parizo -- la ĉefurbo de kuranta modo, emas butikumi en magazenoj de Chengdu. "Mi aĉetis multajn vestojn kaj juvelojn." Ŝi diris, ke tiuj, kiuj estas populara en Azio, vere estas relative maloftaj en Eŭropo. En la pasinta posttagmezo, Vero Nicole speciale iris al la haro-salono en Chengdu por kolorigi siajn harojn, "Mi opinias, ke ankaŭ Chengdu estas ĉefurbo de kuranta modo."

 

    Ili strebas por vidi malsaman "poŝtkarton" post ĉiufoja malfermo de la fenestro

 

    Kune kun la amatino rigardi malsamajn pejzaĝojn. Por tiu ĉi revo, Bernard Dobell pagis multon. En Francio, li estis sukcesa persono por amaskomunikilo kaj havis radiostacion kun sufiĉe multaj aŭskultantoj, kaj post tio li vendis sian radiostacion. Antaŭ tri jaroj, li kaj lia edzino aĉetis aŭton Land Rover, ĝin remuntis en domveturilon, kaj per la lasta ili komencis la vojaĝon.

 




La geedzoj Dobell sur la vojo



 

    La domveturilo kuris 200 km ĉiutage, kaj la veturado donis la vivon plenan de freŝeco al Bernard Dobell kaj Vero Nicole. "En urboj ni haltigis la veturilon sur parkejo kaj tranoktis en hotelo; ekster urboj ni vivis en ĉambroj de la domveturilo, se estis taŭga loko por parkado," Bernard Dobell diris, ke ili precipe ĝuis la senton ke oni povas spekti pejzaĝojn tra la fenestro malfermita, "La pejzaĝo ŝajnas kiel poŝtkarto, ĉiun fojon kiam mi malfermis la fenestron, aperas antaŭ mi tute malsama poŝtkarto."

 

    La veturilo devas esti adaptata al ĉiuj trafikaj kondiĉoj

 

    Bernard Dobell kiu vojaĝis al pli ol 130 landoj proponis kelkajn sugestojn por amatoroj pri memveturo.

 

    "Oni devas unue kompreni la leĝajn dispoziciojn de la lando, al kiu oni volas iri, kaj bezonas peti vizon de la lando;" diris Bernard Dobell, "due, post prepari la itineron al la lokoj oni devas kompreni la tiean trafikan cirkonstancon, post ĉio tio oni povas elekti taŭgan veturilon, la lasta devas havi kapablon por iri al la vojoj kun ĉia ajn kondiĉo. "

 

    La vojaĝo de Bernard Dobell kaj Vero Nicole estis taksita je ĉ. 50 eŭroj por ĉiu tago. Kaj finfine, oni devas konsideri pri la detaloj, kiel ekzemple kiom da akvo estas bezonata por la domveturilo je la tago.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+