El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Hazarda renkontiĝo en plurlingva butiko de Svislando

| 2014-10-11
Bookmark and Share

de Richard Delamore el Fejsbuk

 


La aŭtoro (meze) kaj lia fianĉino kune kun Liu Jun (maldekstre)

 


La plurligva butiko

 


La brusto-ŝildo kun la verda flago de Esperanto

 

    Oni ofte diras, ke vi neniam renkontus esperantiston hazarde sur la strato. Sed en tiu ĉi tago dum mia vojaĝo kun mia fianĉino en Svislando, ni decidis eniri turisman butikon por aĉeti ŝminkon.

 

    En la butiko servis kelkaj helpantoj, kiuj parolas diversajn lingvojn por asisti trovi taŭgajn varojn. Mia fianĉino komencis paroli kun helpantino el Ĉinio.

 

    Tiam mi rimarkis ke ĉiuj helpantoj havas malgrandan ŝildon sur la brusto, kiu montras la de ili konatajn lingvojn. Surprize nia helpantino el Ĉinio portas la malgrandan ŝildon kun la verda flago de Esperanto...

 

    Do nature mi petis Esperante "Ĉu vi Esperanton parolas" kaj ŝi surprize respondis Esperante. Ni estis kontentaj pro tiu ĉi hazarda renkontiĝo kun esperantistino el Ĉinio, kiu servas en butiko de Svislando. Kaj ni longe interparolis en gaja atmosfero kaj poste interŝanĝis kontaktajn detalojn.

 

    Tiu ĉi esperantistino el Ĉinio nomiĝas Liu Jun.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments