El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekkonstruita la nova pavilono de la Ĉina Muzeo de Belartoj

| 2014-10-10
Bookmark and Share


La ekstera spaco de la nova pavilono

 


Desegno de la Somera Eksponejo

 

    Lastatempe estis ekkonstruita en Pekino la nova pavilono de la Ĉina Muzeo de Belartoj desegnita de franca arkitekturisto Jean Nouvel. La nova pavilono sidas en la Olimpika Parko apud la Nacia Stadiono, kun la totala areo de 128.6 mil kvadradaj metroj, je kvinoblo pli granda ol la malnova sidejo.

 

    Jean Nouvel publikigis la projektan desegnon, kie troviĝas la centra eksponejo, kiu portas la nomon Somera Eksponejo, kun video sur la ora plafono prezentanta belan arton kaj mirindan kulturon de Ĉinio de la 15-a jarcento.

 

    La pavilono havas travideblan plafonon, kiu povas liveri naturan sunlumon por protekti la ĝardenon, tial la plantoj en ĝi ŝanĝiĝas laŭ la kvar sezonoj.

 

    La nova pavilono povos altiri 12 milionojn da vizitantoj post la malfermo al la publiko. Ĝi eble fariĝos arta muzeo kun la plej multaj vizitantoj en la tuta mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments