El Popola Ĉinio>头条新闻>

Poŝtmarkoj memore al la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso

| 2014-10-09
Bookmark and Share


La unua poŝtmarko Pionira laboro

 


La dua poŝtmarko Stabila landlimo

 


La tria poŝtmarko Rekreo de brilo

 

    La 7an de oktobro la Ĉina Poŝto emisiis poŝtmarkojn memore al la 60a datreveno de la fondiĝo de la Xinjiang-a Produkta kaj Konstrua Korpuso. La serio konsistas el tri poŝtmarkoj kun nominala valoro de 3,6 juanoj.

 

    La korpuso situas en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Ĝi estas la lasta ekzistanta produkta kaj konstrua korpuso en Ĉinio, kaj la plej granda speciale administra unito, kiu kaj garnizonas ĉe la landlimo kaj plugebligas nekulturitan teron. Fondita en oktobro de 1954 ĝi jam travivis 60 jarojn.

 

    La unua poŝtmarko prezentas pioniran laboron kaj entrepreemon de la korpuso. La dua poŝtmarko reliefigas la korpusajn kontribuojn en defendo de ŝtata sekureco kaj unuiĝo de diversaj etnoj. La tria poŝtmarko temas pri fruktoj en dezerto-regado, konstruado de modernaj urboj kaj antaŭenigo de novtipa industrio kaj moderna agrikulturo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments