Premidona ceremonio por bongustaĵoj en Chengdu, Ĉinio
En la premidona ceremonio
Gajaj premiitoj
Vespere de la 6-a de oktobro okazis premidona ceremonio de la 11-a Internacia Festivalo de Ambrozio kaj Turismo en Chengdu, Ĉinio, la premio titolita per "Orpaprika Pokalo" estas la honoro por la popolaj bongustaĵoj plej ŝatataj kaj plej bonfaritaj en la urbo Chengdu.
Laŭ konigo, la premia elektado estas organizita de la komitato de la festivalo, oni celas prezenti la folkloran ĉarmecon de Chengdu-aj bongustaĵoj kaj puŝi la neregistaran manĝaĵon sane kaj daŭre disvolviĝi.
En la ceremonio la anoncisto donis la premion al 3 markoj de manĝaĵaj entreprenoj kiuj estis selektitaj dum la pasintaj 30 tagoj, neprofesiaj gustumantoj trovis la premiitojn el mil specoj da bongustaĵoj de la urbo.
Oni prezentis ankaŭ dancojn kaj kantojn, operojn, kungfu-ojn, magiojn kaj aliajn mirindajn programerojn en la ceremonio.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng