Brodaĵo de la pentraĵo Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo
La brodaĵo
Vivecaj karakteroj en la brodaĵo
La 8-an de oktobro laŭ raporto, ĉina viro en la urbo Luoyang de la provinco Henan en centra Ĉinio brodis en 5 jaroj la faman pentraĵon Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo, kiu estis kreita de Zhang Zeduan en la dinastio Norda Song (960-1127), kaj vivece prezentas la prosperan aspekton de la tiama ĉefurbo en la historio de Ĉinio.
La granda brodaĵo longas je 6 metroj kaj larĝas je 0.6 metroj. Li uzis kotonan fatenon de 18 koloroj por delikate brodi la vivecan pentraĵon.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Zhang Xiaotong
No Comments