S52- Pekina-Tokia Forumo>

Inaŭguriĝis la 10-a Pekin-Tokia Forumo

| 2014-09-30
Bookmark and Share


Cai Mingzhao faras prelegon en la inaŭguro de la forumo.

 

    La 28-an de septembro inaŭguriĝis la 10-a Pekin-Tokia Forumo en Tokio, ĉefurbo de Japanio. Ĝi havas la ĉeftemon Konstruo de la paco en la nordorienta Azio kaj la respondecoj de Ĉinio kaj Japanio -- konkeri malfacilojn per dialogo por centoj da reprezentantoj de la forumo.

 

    Cai Mingzhao, ministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris prelegon en la inaŭguro. Li diris, ke la hodiaŭa paco estas konstruita sur la bazo de la internacia ordo decidita post la Dua Mondmilito. La japana registaro solene promesis ke ĝi plenumos la regulojn faritajn en la Deklaracio de Kairo kaj tiujn en la Proklamo de Postdam. Oni esperas, ke la japana registaro obeos sian promeson, persistos en la paca evoluo per konkretaj agoj kaj gardos la internacian renomon de sia lando.

 

    Cai Mingzhao diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas la dua kaj la tria plej grandaj ekonomioj en la mondo, iliaj interrilatoj jam superis la rondon nur de landlimoj. Kune progresi kaj kunlabore disvolvi estas ne nur la volo de la dulandaj popoloj, sed ankaŭ akordo al la komunaj interesoj de la popoloj de la aziaj landoj kaj de la tuta mondo.

 

    Yasuo Fukuda, eksa ĉefministro de Japanio, diris en sia prelego, ke Japanio kaj Ĉinio devas ĉerpi el la historio, kaj li atendas ke la ŝtatestroj de la du landoj ludu gvidantan rolon por akceli kunlaborojn per komuna kono kaj gardi la stabilecon kaj prosperon de Azio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments