Pli da intelektuleco ol en orienta Azio–Miaj spertoj dum NASK (III)
de USUI Hiroyuki
Nur nun mi rimarkas, ke la titolo de tiu ĉi artikolo, kies trian parton vi nun legas, devintus esti "miaj spertoj dum kaj post NASK" aŭ "miaj spertoj en Kanado", ĉar mi ja volas rakonti ankaŭ pri spertoj post la somerlernejo. Sed farita ne refariĝos, diras Proverbaro. Do la titolo restu tia, kaj jen ekskuzo pri tio.
Totempaliso bonvenigas vin al Sidnejo. |
La 8-an de julio finiĝis la NASK-a instru-maratono. Tiuj inter ni, kiuj estis anticipe decidintaj plu resti por la 2-a UEA-Seminario por Aktivula Maturigo (AMO-2) kaj/aŭ la Komuna Usona-Kanada Kongreso, translokiĝis de la Universitato de Viktorio, la ĉi-jara "NASK-ejo", al proksima urbeto Sidnejo. Tie lokiĝis la ejo de AMO-2 kaj la kongreso: Komunuma Centro Mary Winspear Centre.
De periferio al centro!
正文
La Universitato de Viktorio lokiĝas periferie de Viktorio, kiel mi (espereble sukcese) aludis en la unua parto de tiu ĉi artikolo. Sidnejo estas pli malgranda ol Viktorio kaj pli norde de la lasta, sed mi ricevis malan impreson, ĉar ni, la seminarianoj/kongresanoj, instaliĝis en la centra parto de Sidnejo. Ekzemple en Sidnejo sufiĉe proksime mi trovis eĉ du grandajn superbazarojn, dum de la Universitato de Viktorio mi devis piediri 30 minutojn al la plej proksima granda superbazaro.
Mi loĝis ĉi tie. |
Mi ne povis ne kuiri pro bela kuirejo... |
...jen la rezulto. |
Mi ne loĝis en Travelodge, la seminaria/kongresa hotelo, sed mem mendis lokon en familia gastejo de la tipo konata per la angla nomo: Bed and Breakfast. Kvankam la prezo ne multe diferencis de tiu de la hotelo, la gastejo estis pli luksa kaj ne nur…mi povis uzi belan kuirejon kaj la mastro de la gastejo senpage luis al mi biciklon, per kiu mi povis frekventi la seminariejon/kongresejon. Dank' al la veturilo, cetere, mi povis ankaŭ iri por vidi la maron matene.
Nombre malgranda sed kvalite alta
Pri AMO-2 El Popola Ĉinio reproduktis la raporton, tuj post la aranĝo verkitan de Mark Fettes kaj aperintan unue en la retejo de Balta Ondo. Pri la Komuna Kongreso mi mem verkis alian raporton por El Popola Ĉinio. Do ĉi tie mi nur skribu mallonge pri miaj observoj, ne ĉiam pri la detaloj de la du aranĝoj sed pri la ĝeneralaj trajtoj de la nordamerika Esperantujo kiujn mi elflaris.
Ankaŭ mi kontribuis al la kongreso per prelego kaj konversacia rondo. |
Devas esti tuj evidente, ke estas pli da esperantistoj en orienta Azio ol en norda Ameriko. La Komuna Usona-Kanada Kongreso ĉi-jare havis nur iom pli ol 60 partoprenantojn. En Ĉinio aŭ en Japanio ĉiufoje estas almenaŭ pli ol 200 kongresanoj en nacia kongreso. Sed se la nordamerika Esperantujo "postrestas" kvante kompare kun la orientazia, ĝi ne ĉiam tiel statas kvalite. En la nordamerika kongreso, nur por sesdeko da kongresanoj estis dek ok prelegoj en Esperanto, kio estas mirindaĵo se konsideri la nombron de partoprenantoj.
Pli granda proporcio de intelektuloj
Kiel klarigi tiun ĉi malproporcion? Mi volus hipotezi, ke pri la alta kvalito de la nordamerika Esperantujo respondecas pli granda proporcio de intelektuloj inter la verda anaro de tiu ĉi kontinento. Tion mi komencis senti jam dum NASK, kaj dum AMO-2 kaj la Komuna Kongreso tiu ĉi efemera sento iom post iom transformiĝis en pli firman konvinkon.
Por preni unu ekzemplon: en norda Ameriko estas elstaraj universitatanoj: ekzemple Humphrey Tonkin, kiu ĉeestis AMO-2, servis rektoro de prestiĝa usona universitato. Kontraste, nek en Ĉinio nek en Japanio nuntempe estas esperantisto, kiu okupas simile gravan postenon en akademia institucio.
Nishi Seiho (foto el Asahi Graph [16 septembro 1953], Asahi Shimbun) |
En la pasinteco ankaŭ en Japanio estis tiaj homoj, kiel Nishi Seiho (1885-1978), kiu estis rektoro de la Universitato Gunma pli ol dek jarojn ekde 1949. Sed rimarku, temas pri epoko antaŭ duonjarcento! Mi demandis kelkajn ĉinajn esperantistojn, kaj ili respondis al mi, ke la samo aplikeblas ankaŭ al Ĉinio: glora pasinteco, malpli glora nuno.
Do, ni povas diri, ke malgraŭ la malgranda nombro de nia anaro la nordamerika Esperantujo posedas sufiĉe altan intelektulecon ol tiuj en aliaj mondpartoj, ekzemple en orienta Azio.
Kial tia intelektuleco?
Reveninte al Ĉinio mi iom diskutis pri tio retpoŝte kun Ĵenja Amis, kun kiu mi konatiĝis dum AMO-2. Ŝi diris al mi, ke "veninte de Ukrainio, mi same tuj rimarkis malsaman demografion de esperantistoj en Usono: en Ukrainio estas (…) ne tiom da intelektuloj (lingvistoj, universitatanoj) ol en Usono kaj Kanado." Do Ĵenja, kiu migris el alia mondparto en nordan Amerikon, perceptas la samam apartecon de la ĉi-kontinenta esperantujo, kiun ankaŭ mi perceptas.
Ĵenja (maldekstre staranta) |
La fenomenon ŝi provas klarigi, ke en norda Ameriko homoj devas esti tre konsciaj pri justeco, ekzemple, por interesiĝi pri Esperanto. "Ebla klarigo estas ke la unua lingvo en Usono kaj Kanado (escepte de Kebekio) estas la angla, kaj nature, la homoj, kiuj lernis Esperanton, faris tion pro profunda persona konvinko pri lingvaj justeco kaj malfermiteco al la ekstero. Kaj nature, multaj personoj, kiuj pensas pri tiaj aferoj estas intelektuloj." Ja tiaj konsciaj kaj konsciencaj homoj ofte estas intelektuloj.
Forta alternativeco
Krom fortan gradon de intelektuleco, mi ankaŭ sentis fortan gradon de alternativeco en nordamerika Esperantujo. En ĉiu mondparto la Esperanto-komunumo ja estas alternativa soci(et)o. Sed en Kanado mi ne povis ne senti, ke eble tie la grado de la esperantuja alternativeco estas iom pli forta ol aliloke, ĉar, kiel Ĵenja ĉi-supre aludis, multaj el la nordamerikanoj parolas la anglan denaske kaj fakte ne bezonus lerni alian lingvon.
Mi ne povis ne rememori tion, kion skribis David K. Jordan jam antaŭ preskaŭ trideko da jaroj pri "Usono kaj Esperantujo" en sia anglalingva artikolo: "Esperanto kaj esperantismo"*. Li skribis, ke "la esperanta mondo estas fremdigita de la ĉiutaga usona mondo. (…) Fariĝante civitanoj de Esperantujo, esperantistoj potenciale estas malpli civitanoj de Usono. Fremdigitaj individuoj, emas kulpigi la usonan socion pri siaj malkontentoj, serĉas en Esperantujo pli toleremajn samlandanojn."
Antaŭ dek kelkaj jaroj mi legis ĉi tiujn liniojn. Estis tre interese por mi proprahaŭte sperti tian atmosferon kia estas priparolata ĉi tie (ĉar kvankam mi estis en Kanado, ĉiuj tri aranĝoj, kiujn mi partoprenis, estis preskaŭ duone usona), kaj eĉ nur pro tio valoris entrepreni la ĉi-fojan vojaĝon al norda Ameriko.
*http://pages.ucsd.edu/~dkjordan/scriptorium/esperantism.html