El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zelazny en Kirgizio pro la PEN-mondkongreso

| 2014-09-30
Bookmark and Share

    Ekis en la 29-a de septembro la 80a PEN-mondkongreso en Biŝkeko (Kirgizio), kie reprezentiĝis okdeko da literaturoj, inter ili ankaŭ la esperanta. Niaj voĉrajtaj delegitoj ĉe la Asembleo estas prof. d-ro hab. Walter Zelazny kaj d-ino Chiara Macconi. C-ano Zelazny partoprenis unuafoje PEN-mondkongreson, kiel sekretario de la Esperanto-Centro.

 

    Verkistoj, publicistoj kaj poetoj diskutis pri la ĉeftemo: "Mia lingvo, mia rakonto, mia libereco". Inter ili Yann Martel (kebekia), Maŝa Gessen (rusamerika), Andrei Kurkov (ukraina), Carlos Gamerro (argentina), Dunja Mijatović (OSCE-reprezentanto pri Libereco en la amaskomunikiloj) kaj Olĵas Sulejmenov (kazaka).

 

    La kongreso proponis platformon por verkistoj el la eŭrazia regiono kaj tra la mondo, por pritrakti regionan literaturon, lingvajn rajtojn kaj la interrilatojn de literaturo, ĵurnalismo kaj esprimlibero.

 

(el Esepranta Civito)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments