Poemo: Malriĉa klerulo
Tao Yuanming(365~427)
Malriĉa klerulo (1)
Jen, ĉio havas por si apogon,
Sed nubo nur la solecan lokon.
Sur la ĉielo ĝi sombre mortas,
Da brilo strion ĝi eĉ ne portas.
0=0/ =0/ -0/ 0=0/
0=0/ -0/ 0=0/ =0/
0-0/ =0/ 0=0/ =0/
0=0/ =0/ 0-0/ =0/
Nebulon noktan pelis l' aŭroro,
Elflugis birdoj nun en fervoro;
Krom unu, kiu sin lante trenis,
Antaŭ vespero ĝi jam revenis.
0=0/ =0/ =0/ 0=0/
0=0/ =0/ -0/ 0=0/
0=0/ =0/ 0=0/ =0/
=0/ 0=0/ -0/ 0=0/
Ĉu ne atakas frosto, malsato,
Se ĉiam teni virton, sen flato?
Ĉu la bedaŭro ne tute vanas,
Se en la mond' nur fremdo rikanas?
0-0/ =0/ =0/ 0=0/
0=0/ =0/ =0/ 0=0/
0-0/ =0/ 0=0/ =0/
0-0/ =0/ =0/ 0=0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
Tao Yuanming(365-427),kun adoltiĝa nomo Tao Yuanliang kaj literatura alnomo Sinjoro Kvin Salikoj, estis postmorte titolita de liaj amikoj Sinjoro Jingjie. Li estis lokano de Chaisang (en nuna urbo Jiujiang de Jiangxi-provinco). Tao Yuanming fondis en la historio de ĉina literaturo branĉon de idilio. Per la “vortoj de kamparanoj” kaj senornama stilo li faris idilion plenan de modesta odoro de kamparana vivo, kaj kreis novan terenon en la ĉina antikva poezio.
Malriĉa klerulo estis serio el sep poemoj, kiujn Tao Yuanming verkis en sia malfrua aĝo pri sia sento. Jen estis la unua peco, kiu kantas pri la nobla animstato de la poeto kontenta pri sia ermita vivo sen aspiro pri famo aŭ profito.
La tuta poemo konsistis el 12 versoj divideblaj laŭ verskvaroj, kiuj skribis du pejzaĝojn kaj unu senton. Aprecindaj estis la unuaj du verskvaroj pri pejzaĝoj.
Supozeble la unua pejzaĝo estis vidita en vespero: Ĉio havas por si apogon, sed la soleca nubo en la ĉielo estas escepto, ĝi ŝvebas for en vespera krepusko al nekonata malproksima loko. Pretervole la poeto suspiras: Ho, kiam mi povus revidi ĝian brilon? Ĉu neniam?
La dua estis pejzaĝo en mateno: La leviĝanta suno kun ĉielruĝo forpelis lastanoktan nebulon. Amaso da birboj flugis en la ĉielo tra ĉielruĝoj, escepte nur unu birdo, kiu malfrue flugis el la arbaro, sed antaŭ ol la alveno de vespero ĝi flugis reen al la malnova arbaro.
Suspiro ĉe la fino de la poemo venis post kovado de tuta nokto. En lasta vespero, nia poeto vidis, ke la soleca nubo forŝvebis en krepusko, tial li suspire demandis al si: Ho, kiam mi povus revidi ĝian brilon? Ĉu neniam? Tio respegulis la animstaton de maljuniĝanta homo. Pli malmultis la restantaj jaroj de lia vivo. Tre nature li pensis retrorigardante la trapasitan vivon. Post sendorma pensado dum la tuta nokto, nia poeto sentis nenian penton pri sia malriĉa vivo pro ermitiĝo. Do li havis penson inspiritan de la matena pejzaĝo. Komence, dum longa tempo li ne volis fariĝi funkciulo pro la malŝato al la malpura mondo, kie la publiko snobe flatis al potenco kiel la birboj al la suno. Poste, pelate de la vivo, vole-nevole li iĝis ŝtatoficisto, tamen li rapide eksiĝis kaj revenis hejmen pro netolero al kontraŭvola humiliĝo en la registara rondo. Tio similis al la birdo, kiu elvenis malfrue sed revenis tre frue. Tial li suspire pensis: elekti modestan vivon ja post longa cerbumado, kaj li bone konsciis, ke tia vivmaniero kondukas al mizero de malsato kaj manko de vivnecesaĵoj. Tamen, nun pli kaj pli ofte malaperis la malnovaj amikoj, en la mondo ne troviĝis bonkonanto, do je kio bedaŭris pro la vivo finiĝonta en malriĉeco?
Poemoj de Tao Yuanming legiĝas ĉiam nature. Sed post la ŝajna facilo kaŝiĝas majstra versarto. Su Shi(1037-1101)komentis, ke tio similas al la faritaĵo de majstra ĉarpentisto, sen spuroj de intenca troĉizado. Jes, tre trafa komento!
Redaktoro: Hu Guozhu