El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novnaskitoj fotitaj en fantaziaj scenoj

| 2014-09-30
Bookmark and Share


Novnaskito en fantazia sceno

 


Dormanta bebo

 

    La brita ĵurnalo Taga Poŝto raportis, ke la 34-jara brita fotografisto Neil Prahova, kiu fotas speciale 3-10-tagajn novnaskitojn, ĵus komencas fantazio-fotadon, t. e. kapti la plej bonan sintenon de novnaskitoj kontraŭ la zorgeme aranĝitaj scenoj de meksika dezerto, ĉielo kovrita de steloj aŭ ondeta maro.

 

    Por ke la novnaskitoj kunfandiĝu en la fonon, ili devas esti senmovaj. Prahova elektas 3-10-tagajn novnaskitojn, ĉar beboj en tiu aĝo estas dormemaj kaj malmoviĝemaj. Krome iliaj membroj estas facile pozitaj en komplikajn formojn sen ĝeno de ilia komforta dormado.

 

    Prahova diris, ke la rezulto estis kontenta, tamen la procezo ne estas ĉiam glata. Ŝi diris: "Por kapti la plej bonan momenton de la beboj, oni devas posedi sciojn kaj bezonas ekzercadon. Ju pli da scioj kaj ekzercado, des pli naturaj estos la fotoj. Infanoj neniam faras tion kion vi volas ilin fari, tial mi trovas, ke la plej bonaj fotoj estas tiuj fotitaj kiam ili moviĝas."

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments