El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

Reveni al Xi'an -- rakontoj de la Silka Vojo

| 2014-09-29
Bookmark and Share

Teksto de Huang Minxing kaj fotoj de Xu Xun

 

    Xi'an, antikve nomita Chang'an, estas orienta startpunkto de la Silka Vojo, kiu ludis la rolon interligi la civilizacion de la Oriento kaj tiun de la Okcidento, kaj funkcias kiel unu el la urboj, tra kiuj la islama religio eniris en Ĉinion.



Moskeo Huajuexiang en nordokcidenta Xi'an



Infanoj kune kun iliaj familianoj vizitas moskeon, tiamaniere la religia kredo trapasiĝis de generacio al generacio.



La dekoraciita arkaĵo en la Moskeo Huajuexiang


   Huifang, simpligita nomo de la tradicia loĝ-kvartalo de huj-oj, konsistas el loĝejoj, stratoj kaj moskeo. La tieaj loĝantoj partoprenis en religiaj kaj sociaj aktivadoj en la moskeo. Fakte Huifang kun tre longa historio en Xi'an havas nedisigeblan ligadon kun la Silka Vojo. Ĝis hodiaǔ oni ankoraǔ povas sperti ĉi tie la historian etoson de la antikva kulturo.


    Estiĝo de Huifang en Xi'an

 

    En la jaro 651 p. K. senditoj de la regno Tajik (en la persa lingvo) vizitis la urbon Chang'an, kio estas rigardata ankaǔ kiel starto de la eniro de islamo en Ĉinion. Kun la ekfunkcio de la Silka Vojo, pli kaj pli da sunaismaj moslemoj el arabaj landoj kaj Persio venis al Ĉinio por komercado, precipe en la urbo Chang'an kolektiĝis multaj komercistoj el mez- kaj okcident-aziaj landoj. En la dinastio Tang (618-907) la moslemoj en Ĉinio konsistis el sunaistoj, kiuj rifuĝis al Ĉinio kaj soldatoj el Tajik kaj tiuj de la Ujgura Nacio kaj vizitantoj el la mezaziaj landoj.

 

    En la dinastio Song (960-1279) ne malmultaj islamaj komercaj karavanoj el arabaj landoj, Persio aǔ mezaziaj landoj preterpasis Chang'an, interalie multaj restis en la urbo kaj ekloĝis tie pere de geedziĝo kun posteuloj de la tieaj moslemoj. Nuntempe tiuj moslemoj ĝenerale loĝis en la nordokcidenta parto de la urbo Xi'an.

 

    Post fondiĝo de la imperio Yuan, granda grupo da moslemoj el la regionoj araba, persa kaj mezazia kune kun la mongola armeo eniris en la landon kaj tie ekloĝis. Granda nombro da islamaj soldatoj, artilerianoj, metiistoj kaj multaj gravuloj kaj fakuloj de tiu nacio estis senditaj al diversaj lokoj de la lando por garnizonado. Siatempe en Shaanxi aperis pluraj regionoj plugitaj de garnizonaj trupoj. De post tiam moslemoj ekvivis kaj vivas tra la tuta lando. En la provinco Shaanxi huj-oj ĉefe loĝis en la urbo Chang'an kaj la ebenaĵo Guanzhong. Siatempe ili fariĝis la gravaj politika kaj milita fortoj de la lando, kaj per tio ili ĝuis respekton de la registaro kaj la popolo. En la sama tempo ne malmultaj huj-oj komencis sin okupi pri agrikulturo kaj iom post iom prenis tion kiel ĉefa laboro. Ili geedzi(ni)ĝis kun han-oj kaj ekkunfandiĝis kun la loka socio.

 

    Kun la plua disvolvo de ekonomio en Shaanxi, la loĝantoj evidente plimultiĝis. De la meza periodo de Hongwu (1368-1398) ĝis la unua jaro de Wanli (1573-1620) refoje aperis alta tajdo, ke grandnombraj huj-oj eniris en la provincon He'nan kaj mezan kaj malsupran basenon de la Flava Rivero, kaj per tio Huj-Nacio en Shaan'xi eniris en sian prosperan tempon. Influita de pluraj kialoj fine en la dinastio Ming (1368-1644) estiĝis la nova nacia komunumo -- Huj-Nacio bazita sur la spirita ligilo de la islama religio. Tio estas la historia fono de la estiĝo de Huifang.

 

    Postsignoj de la antikva Silka Vojo



En Huifang ĉiam regas vigla etoso.



Sur la strato kolektiĝas multaj krakmanĝejoj kun tradiciaj etmanĝaĵoj de Huj-nacio



Sur la strato de Huifang


   Huifang alinome Sifang kaj Fangshang diferencas de aliaj loĝkvartaloj pro tio, ke kompare kun aliaj kvartaloj de ĉinaj vilaĝoj, ĝiaj stratetoj kaj vojoj pli dense ligiĝas kun loĝejoj; kaj krome ĝi havas pli vastan areon ol aliaj kvartaloj en la urbo. Ĝi situas en la antikva ĉefurbo, kiu havas historion de pli ol mil jaroj kaj per tio ĝi konservas en si tre riĉan, originalan kulturan kaj historian sedimenton. Huifang de Xi'an ekformiĝis en la dinastio Yuan (1206-1368) kaj ĝis la periodo de la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911) ĝi havas dek tri Huifang-ojn kaj sep moskeojn, ekzemple la moskeo Huajuexiang kun pli ol 800 disĉiplajn familiojn estas la plej antikva kaj granda moskeo. De post la reformado de Ĉinio ekde la jaro 1978 Huifang kiel historia kultura kvartalo disvolviĝis kaj fariĝis vizitkarto de la antikva urbo Xi'an. Ĝia disvolviĝo akcelis ne nur sian ekonomion, sed ankaǔ turisman evoluon de la urbo. 


    Fakte la influo de la antikva Silka Vojo al la hodiaǔa Huifang montriĝis en pluraj flankoj. Siatempe multaj komercistoj el okcidentaj aziaj landoj funkciigis en Chang'an butikojn pri ora kaj arĝenta biĵuterio. Ili famiĝis pro ilia kapablo en rekonado de vera kaj falsa juveloj. Ĝis hodiaǔ en Huifang en la urbo ankoraǔ funkcias nemalmultaj juvelaj butikoj. Siatempe kun la enirado de tiuj eksterlandanoj en la landon multaj frandaĵoj el mez-aziaj landoj estis samtempe akceptitaj kaj ŝatataj de la loĝantoj de Chang'an ekzemple sezama kuko, Biluo (en la persa lingvo -- pilaw, farĉita kuko) k. s, kaj ekaperis en la urbo bakejoj de tiuj manĝaĵoj. Dank' al tiuj frandaĵoj famiĝis la moslemaj etmanĝaĵoj de tiu ĉi urbo, ekzemple ŝafaĵa supo kun kuko k. s. Hodiaǔ la urbo konservas en si la dispozicion de antikva urbo, ekzemple la stratetoj ĉirkaǔas la moskeon Huajuexiang, la diferenco nur kuŝas en tio, ke hodiaǔ pli da huj-oj kun moderna koncepto ne kontentas pri restado en Huifang kaj sin okupis pri laboroj de novaj industrioj en aliaj lokoj.

 

    Nuntempe Huifang estas kvartalo de huj-oj kun pluraj funkcioj. Unuflanke ĝi estas la spirita hejmlando de moslemoj, grandaj kaj malgrandaj moskeoj regule havas preĝajn kaj festajn ceremoniojn k. s. Ĉio ĉi tio ludas rolojn unuigi moslemojn kaj amikigi ilin, kaj per tio oni kulturis harmonian etoson inter la popoloj. Krome Huifang per delikataj artaĵoj altiris al si multajn vojaĝantojn el diversaj lokoj de la mondo. La diversaj etmanĝaĵoj, artaĵoj kaj metiaĵoj multigis la enspezon de la loĝantoj kaj kreis por ili multajn ŝancojn trovi laborojn en la urbo.

 

    Dank' al konstruado de la ekonomia zono laǔ la Silka Vojo, oni pliriĉigis novan signifon de Huifang. Ĝi estas rigardata kiel viva fosilio sur la Silka Vojo, el ĝi oni povas pli malpli percepti la homplenan kaj prosperan antikvan urbon Chang'an. Hodiaǔ la urbo Xi'an altiris al si moslemajn vojaĝantojn, komercistojn kaj studentojn, eĉ gvidantoj el moslemaj landoj. Tial Huifang en la urbo Xi'an kiel ponto ludas la rolon en profundigado de la kulturaj interŝanĝoj de moslemaj kulturoj inter Ĉinio kaj aziaj kaj afrikaj landoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+