El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bildstrio-ekspozicio en Kantono

| 2014-09-29
Bookmark and Share


Vizitantoj en la eksponejo


Vizitantoj en la eksponejo

 

    La 27an de septembro en la nova Guangzhou-a Biblioteko (Kantona Biblioteko) malfermiĝis la bildstrio-ekspozicio pri la Dua Mondmilito kadre de la 7a Ĉina Internacia Bildstrio-Festivalo. La ekspozicio celas la 69an datrevenon de la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo kaj la Monda Kontraŭfaŝista Milito.

 

    La ekspozicio konsistas el kvar partoj. La unua parto "cikatro" inkludas preskaŭ 80 originalajn bildstriojn kaj fotaĵojn de la konata ĉina bildstriisto Li Kunwu, interalie kvar novaj.

 

    La dua parto "nevelkema floro" estis planita de la Korea Bildstrio-Agentejo. Per detalaj historiaj materialoj kaj filmoj temas pri seks-sklavinoj perforte varbitaj de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.

 

    La tria parto estas "eterna Sanmao". La bildstrioj "Soldato Sanmao", pentritaj de la ĉina majstro-bildstriisto Zhang Leping, priskribas anektodojn de la senhejmulo Sanmao, kiu aliĝis al la armeo kaj batalis kontraŭ la agresado de Japanio, kaj interpretas la figuron de ordinara ĉino per nigra humuro unika.

 

    La kvara parto aranĝita de la taiwan-a bildstriisto Ao Youxiang bildstrie prezentas la ruinon de la kontraŭjapana milito en Kantono en suda parto de la lando plenumitan de ĉinaj pentristoj en kaj ekster Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments