El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ĉina kompanio serĉas esperantiston kiel laboranton

| 2014-09-25
Bookmark and Share

    La ĉina investa kompanio Jinqiao, starigita en la jaro 2012, nun serĉas esperantiston por ke li en sekvaj tri monatoj laboru por la kompanio.

 

    Huang Yinbao (trezoro), estro de la kompanio, estas aktiva esperantisto en la ĉina E-movado. Li estas konsiliano de UEA kaj vicprezidanto de Gansu-a Esperanto-Asocio. En la kuranta jaro li faris prelegon en la 99-a UK kaj kunlabore kun Wang Tianyi organizis la ĵusfiniĝintan AMO-3. Li klopodas realigi veran "Esperantecon" en sia entrepreno, sin dediĉis al la disvastigado de la internacia lingvo kaj kulturado de junaj esperantistoj. Ĉifoje li volas dungi e-siton kaj por disvastigi sian kompanion kaj por kulturi e-iston kaj servi por esperantujo. Huang planis, ke en ĉiu tria monato la kompanio donos ŝancon al nova e-isto por pli da e-istoj havi ŝancon labori per Esperanto .

 

    La kandidato devas havi sufiĉe bonan lingvokapablon, dum la kontrakta periodo li ricevos 1000 juanojn kiel pormonata salajro, krome la kompanio liveros por li senpagajn tranoktadon, akvon, elektron, interreton kaj komputilon. La kompanio escepte promesas, ke ĝis la finiĝo de la kontrakto se la dungito posedos 2500 aŭ pli da esperantaj radikoj kaj povas flue paroli Esperanton, ĝi ekstre donos al li 500 juanojn pomonate kiel monpremio.

 

(el esperanto.cn)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments