El Popola Ĉinio>Silka Vojo Hieraǔa Hodiaǔa kaj Estonteca>Kultura Heredaĵo>Kulturaj Heredaĵoj>

La ruinoj Jiaohe

| 2014-09-24
Bookmark and Share


Enirejo de la ruinoj

 

    La ruinoj Jiaohe estas unuj el la 22 lokoj de la projekto Silka Vojo: la komenca segmento kaj la projekto pri la reto de la vojoj en la Tianshan-a Galerio, kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio, kaj sukcese enskribita en la liston de mondaj heredaĵoj. 

 


La ruinoj en birdorigardo

 

    La ruinoj lokiĝas je 11 kilometroj malproksime al la urbo Turpan de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta parto de Ĉinio. Ĝi estas en rivervalo kreita de inundo. La iama urbo, kiu nun fariĝis ruinoj, ekkonstruiĝis en la 2-a jarcento antaŭ nia erao kaj estis detruita en la 14-a jarcento. 

 

    La ruinoj distribuiĝas sur izolita salikforma insulo en rivero. Ĝi longas je 1 650 metroj kun la plej granda vasteco de 300 metroj kaj la tuta areo de 380 mil kvadrataj metroj. La ruinoj konsistas el granda templo, loĝejoj kaj oficejoj, ĉirkaŭitaj de elstarantaj kaj apikaj krutaĵoj kaj estas malfacile atakeblaj.

 


Ruino de la granda templo

 

    La centra vojo kun longeco de 350 metroj kaj vasteco de 10 metroj dividis la urbon en du partojn. Oriente de la urbo troviĝas pordo, kiu fakte estis defenda konstruaĵo; norde de la centra vojo estis granda templo kun areo de 5 200 kvadrataj metroj. 

 


La plej malnova kotobrika urbo

 

    Kiel la plej granda kaj plej malnova urbo farita per kotobrikoj, la ruinoj Jiaohe estas la sola restanta kultura trezoro de la dinastio Han (202 a. K. -- 220 p. K.) konservita en Ĉinio. 

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
 
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng
Google+