El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Okazos la 8-a jarkunveno de la Ekonomia Forumo por Esperanto (EFE) en Tianjin, Ĉinio

| 2014-09-24
Bookmark and Share

    De la 1-a ĝis la 2-a de novembro okazos la 8-a jarkunveno de la Ekonomia Forumo por Esperanto (EFE) en Tianjin, norda Ĉinio kun temo "La E-komerco ludu pli gravan rolon en la profundiĝo de reformado de Ĉinio". En la kunveno oni preparas enhavoriĉajn programon. Lastjare pli kaj pli da E-komercistoj provis ne nur Esperanto-koncernan kunlaboron, sed ankaŭ praktikadon de Esperanta kulturo, konkretan produktadon, starigon de E-fakultato en universitatoj kaj aliaj flankoj. Tiujn rikoltojn ili prezentos en iliaj prelegoj.

 

    Ĉijare la EFE-on gastigas la ĉina E-komercista klubo kaj la Tianjin-a Esperanto-Asocio.

 

    Tagordo:

 

    1. De la 19-a ĝis la 21-a horo de la 31-a de oktobro - interkona vespero

 

    2. De la 9-a ĝis la 11-a horo kaj 30 minutoj de la 1-a de novembro – inaŭguro kaj prelegoj

 

    3. De la 14-a ĝis la 17-a horo de la 1-a de novembro – raportoj

 

    4. De la 9-a ĝis la 11-a horo kaj 30 minutoj de la 2-a de novembro – subskriboj de kunlaboraj interkonsentoj kaj ferma ceremonio.

 

(el verdareto.com)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments