El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pli ol 300 mil popolanoj manifestaciis por alvoki traktadon al la klimata ŝanĝiĝo

| 2014-09-23
Bookmark and Share


Ban Ki-Moon (la 4-a de dekstre) partoprenanta en la manifestacio

 


Popolanoj partoprenantaj en la manifestacio

 

    La 21-an de septembro laŭ la loka tempo en Nov-Jorko de Usono pli ol 300 mil popolanoj manifestaciis por urĝi la internacian socion akceli traktadon al la klimata ŝanĝiĝo.

 

    La manifestacio estis okazigita por la pintkunveno de UN pri klimata ŝanĝiĝo, kiu okazos en la 23-a de septembro. La ĉi-foja manifestacio ricevis subtenon de UN kaj tiun de la nov-jorka registaro kaj ĝi estas unu el la plej grandaj manifestacioj pri traktado al la klimata ŝanĝiĝo. La pintkunvenon ĉeestos ĉina delegacio gvidata de ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli en la statuso de la speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

 

    Por veki vastan atenton de la popolanoj, en la manifestacio partoprenis multaj famuloj inkluzive de Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, Bill de Blasio, urbestro de Nov-Jorko, Laurent Fabius, franca ministro pri eksteraj aferoj, Albert Arnold "Al" Gore, Jr, eksa vicprezidento de Usono, kaj Jane Goodall, fama biologo.

 

    Multaj manifestaciantoj el Nov-Jorko kaj el diversaj lokoj de la mondo esprimis sian peton pri traktado al klimata ŝanĝiĝo. Iu nov-jorka infano levis sian pentraĵon "forigu poluadon"; iu indiĝeno montris grandan skulptaĵon pri totemo kaj pli multaj homoj laŭte kriis la sloganon "Nun oni devas trakti la klimatan ŝanĝiĝon, alie estos tro malfrue!"

 

    Krom en Nov-Jorko, rilataj manifestacioj okazis ankaŭ en Londono, Kairo kaj aliaj urboj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments