El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kosuke Hagino ĉampioniĝis en 200-metra kraŭlo en Inĉono

| 2014-09-23
Bookmark and Share


Sun Yang (maldekstre) kaj Park Tae-hwan reciproke sin salutas per manpremo post ludo. 

 

    La 21an de septembro en la finalo de vira 200-metra kraŭlo kadre de la 17a Azia Sportkunveno en Inĉono, Sud-Koreio, la ĉina sportisto Sun Yang kaj la sud-korea sportisto Park Tae-hwan estis venkitaj de la japana rivalo Kosuke Hagino per la rezulto de unu minuto kaj 45,23 sekundoj. Sun per la rezulto de unu minuto kaj 45,28 sekundoj kaj Park per unu minuto kaj 45,85 sekundoj gajnis la arĝentan kaj bronzan medalojn respektive.

 

    Ludo de la 200-metra kraŭlo estis aparte okulfrapa pro partopreno de fama ĉina naĝisto Sun Yang kaj Park Tae-hwan, ĉampiono de ĉi tiu sportludo en du antaŭaj aziaj sportkunvenoj. En la antaŭaj 150 metroj Sun kaj Park alterne avangardis, tamen dum la lastaj 50 metroj post returniĝo la japana sportisto Kosuke Hagino, okupanta la trian lokon, plirapidiĝis. Li atingis la flankon de la antaŭaj du naĝistoj dum la lastaj kvin metroj antaŭ la fino, kaj la unua tuŝis la muron.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments