El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Na anoncis sian retiriĝon

| 2014-09-22
Bookmark and Share


Li Na en la gazetara konferenco pri retiriĝo

 

    Je la 13-a horo de la 21-a de septembro laŭ la pekina tempo en la Nacia Tenisa Centro okazis gazetara konferenco pri retiriĝo de la ĉina tenisistino Li Na, kiu dufoje gajnis la Grandan Ŝlemon kaj okupis la duan lokon en la mondo laŭ la nomlisto publikigita de la Virina Tenisa Asocio. Dum la konferenco Li Na trifoje larmis. La konferencon ĉeestis Jiang Shan, edzo de Li Na, kaj aliaj rilataj gravuloj.

 

    Parolante pri sia tenisa kariero Li Na diris: "Mi estas tre kontenta pri mia tenisa kariero kaj estas fiera pri mi mem. Mi ne bedaŭras nek pentos pro mia elekto de la retiriĝo. Kiam mi faris la decidon pri retiriĝo, mi memdemandis min, ĉu mi pentos. Post ricevo de la respondo 'ne', mi estis tre firma al la decido."

 

    Laŭ plano Li Na okazigos gazetaran konferencon en sia hejmloko Wuhan de Hubei-provinco la 23-an de septembro kaj okazigos adiaŭan ceremonion en la tenisa konkursejo la 30-an de septembro.

 

    En la jaro 2011 Li Na gajnis la duan lokon en la Aŭstralia Turniro de Teniso. Post tio ŝi ĉampioniĝis en la Franca Turniro de Teniso kaj fariĝis la unua tenisistino de la Granda Ŝlemo en Ĉinio kaj Azio, kaj fariĝis ankaŭ sporta stelino fame konata en Ĉinio.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments