El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Ŝanhajo debutos london-stilaj taksioj

| 2014-09-19
Bookmark and Share


Sian debuton atendas orkoloraj taksioj.

 

    En oktobro sur la stratoj de Ŝanhajo debutos london-stilaj taksioj, kiuj tamen estos orkoloraj anstataŭ nigraj malsame al la samspecaj veturiloj en la brita ĉefurbo.

 

    La Taksi-Kompanio Qingsheng, la plej granda firmao de taksi-servado en Ŝanhajo, diras, ke ĝi ekveturigos 50 london-stilajn taksiojn de la modelo TX4 ĉirkaŭ la nacia tago de Ĉinio, la 1-a de oktobro.

 

    La kompanio krome pravigas la elekton de la koloro, ke ĝi estas pli alloga kaj helpas distingi tiu-specajn taksiojn disde aliaj.

 

    Tiutipan taksion nun produktas ĉina kompanio

 

    Nuntempe kvindeko da tiutipaj taksioj estas en la fina fazo de produktado por la uzo de Qingsheng, diras la ĉina aŭto-kompanio Geely.

 

    En 2013 Geely transprenis la tutan produktadon de tiu ĉi modelo aĉetinte ĝian antaŭan produktanton, la brita firmao Manganese Bronze. Jam en 2007 komuna entrepreno de la du kompanioj komencis produkti la modelon en Ŝanhajo.

 

    London-stilaj taksioj estis uzataj en Ĉinio en tiaj okazoj kiel la Pekinaj Olimpikoj aŭ la Ŝanhaja Ekspozicio. Ili nuntempe veturas ekzemple en Pekino, Kantono, Hangzhou, Ningbo kaj Nankino, kvankam ne en granda nombro.

 

    Ĉefe por maljunuloj kaj handikapuloj

 

    Tiutipa taksio estas larĝa kaj ĉefe celas servi al maljunuloj kaj handikapuloj. Ĝi ne havas sidlokon apud tiu de la ŝoforo, kaj la spacon oni utiligos por lasi valizojn. Malantaŭe estas du faldeblaj kaj du fiksitaj sidlokoj vid-al-vide. Se oni faldas la du faldeblajn seĝojn, eblas enaŭtigi ankaŭ rulseĝon.

 

    Qingsheng diras, ke ĝi elektos ŝoforojn kun bonaj ŝofor- kaj servo-historioj por veturigi la taksiojn de tiu tipo. La elektitoj ankaŭ devos partopreni specialan trejnadon.

 

    Laŭ la plano de la kompanio por la plej mallonga veturado je la komencaj 3 kilometroj oni pagu 19 juanojn (ĉ. 4 usonaj dolaroj), 5 juanojn pli multe ol ordinaraj takisoj en Ŝanhajo. Sed tio ankoraŭ ne estas aprobita de la trafika aŭtoritato de la urbo. Aldona pago post tiuj 3 kilometroj estas 2.6 juanoj, 0.2 juanoj pli multe ol por aliaj taksioj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments