El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sengamba aŭstraliano faris prelegon en ĉina urbo Jinan

| 2014-09-19
Bookmark and Share


John Curtis en prelego

 

    La 17-an de septembro en urbo Jinan de Shandong-provinco, faris prelegon John Curtis, kiu estis nomita "sengamba superhomo" en Aŭstralio, inspirinte la aŭskultantojn per sia rakonto. Li multfoje diris, ke la vivo estas senvalora kaj ĉiu homo povas krei sian valoron.

 

   Kiam John Curtis naskiĝis en la jaro 1969, li havis misformajn gambojn kaj post kelkfojaj operacioj, lia staturo havis nur trionon de tiu de la normala homo. Sed li kuraĝe vizaĝis al la defio kaj gajnis la ĉampionecon de la handikapula tenisa konkurso de Aŭstralio. Li neniam uzas radseĝon sed anstataŭe, li iras per la manoj.

 

    Rememorante la du dolorajn spertojn en la aĝo de 10 jaroj, li diris, "Unufoje mi estis ĵetita en fajro kaj alifoje miaj 3 piedfingroj estis fortranĉitaj. Sed mi ne mortis." Nun, li jam edziĝis kaj havas sian familion. Li diris en la kortuŝa prelego, ke oni neniam devas esti malvarma al vivo, kiu meritas respekton.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments