El Popola Ĉinio>头条新闻>

Manifestacio kontraŭ diskriminacio al judoj en Germanio

| 2014-09-17
Bookmark and Share


Germanaj gvidantoj ĉeestantaj la aktivadon

 

    La 14-an de septembro laŭ la loka tempo, okazis en la urbo Berlino, Germanio, manifestacio kontraŭ diskriminacio al judoj. Por subteni tiun aktivadon, germanaj gvidantoj inkluzive de prezidento Joachim Gauck kaj ĉefministro Angela Merkel, ĉeestis la aktivadon kaj faris parolojn. Ankaŭ famuloj el diversaj rondoj de Germanio kaj Eŭropo ĉeestis la manifestacion, kies temo estis kontraŭi diskriminacion al judoj kaj unuiĝi kun ili. Merkel diris: "Ĝis nun judoj en Germanio ankoraŭ vizaĝas al minaco kaj eĉ atako, kaj tiu manifestacio celas sciigi al ĉiuj, ke la vivmaniero de judoj estas parto de nia vivo kaj tiu de nia kulturo." En la nomo de la federacia registaro ŝi deklaris, ke ĉiu ajn aktivado kontraŭ judoj ricevos severan punon.

 

    Dieter Graumann, 64-jara prezidanto de la Centra Komitato de Judoj en Germanio, esprimis sian dankon al la ĉeestantoj de la manifestacio kaj apelaciis, ke judoj faru klopodon por batali kontraŭ diskriminacio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments