El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Rezultoj de la 1-a Muzika Konkurso de Kontakto

| 2014-09-16
Bookmark and Share

    La Perdita Generacio kaj Barok' estas la grandaj venkintoj en la 1-a Muzika Konkurso de la revuo Kontakto. La sveda grupo LPG, kun la kanto "Ĉu vi kontentas" ricevis la unuan lokon en la voĉdonado de la ĵurio kaj ankaŭ en la premio de publiko. La brazila metalmuzika projekto Barok' ricevas la duan lokon en la ĵurio kun la kanto "La plej bona ĉasisto".

 

    Por la konkurso "Kanto de la Jaro" alvenis entute 16 konkursaĵoj, kiuj estis alŝultitaj por publika aŭskultado en la retejo SoundCloud (https://soundcloud.com/revuo-kontakto/). La kantoj estis aŭskultitaj 5 694 fojojn. Por la premio de la pubiko venis 183 validaj voĉdonoj. La planita konkurso "Albumo de la Jaro" ne estis aljuĝita pro malmultaj alvenintaj konkursaĵoj.

 

    La 1-a Muzika Konkurso de Kontakto estas organizita de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo en UEA kaj disvastiga helpo de Vinilkosmo/EUROKKA. Ĝi naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo "Muziko" el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011. Jam estas diskutoj kaj proponoj plibonigi la konkurson por la sekva jaro!

 

(el www.eventoj.hu)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments