El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping atingis Maldivon

| 2014-09-15
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingis Maldivon.

 

    Posttagmeze de la 14-a de septembro laŭ la loka tempo ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingis Maleon, ĉefurbo de Maldivo, kaj komencis sian unuafojan ŝtataferan viziton al la lando. Maldiva prezidento Abdulla Yameen kaj lia edzino bonvenigis ilin ĉe la flughaveno en Maleo.

 

    Xi Jinping esprimis al la maldiva popolo sinceran saluton kaj bonajn dezirojn de la ĉina popolo. Li diris, ke dum la pasintaj 42 jaroj post la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Maldivo, la rilatoj inter la du landoj sane kaj stabile disvolviĝis kaj fariĝis ekzemplo de la egala traktado kaj harmonia ekzistado inter grandaj kaj malgrandaj landoj.

 

    Abdulla Yameen diris, ke okaze de sia vizito al Maldivo, Xi Jinping aperigis artikolon en maldiva amaskomunikilo. Tio vekis grandan reagon en la lando. Li diris, ke li tute aprobis la proponojn prezentitajn de Xi Jinping en la artikolo pri disvolvado de la dulandaj interrilatoj.

 

    Maldivo estas la dua stacio de la vojaĝo de Xi Jinping en meza kaj suda Azio. Dum la vizitado li intervidiĝos kun la prezidento de Maldivo kaj la prezidanto de ĝia parlamento. La du flankoj publikigos komunan novaĵ-komunikaĵon kaj subskribos serion da kunlaboraj interkonsentoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments