El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

AŬTUNE, ferioj en kastelo Gresillon

| 2014-09-15
Bookmark and Share

    Inter la 24a de oktobro kaj la 3a de novembro en kastelo Gresillon, Francio okazos AŬTUNE (AŬtuna TUmulta NEsto). Ĝi estos komuna feriado por infanoj aŭ geavoj. Kursoj, muzikado, promenado, ludoj, kaj aliaj aktivaĵoj estos partopreneblaj laŭ via elekto.

 

    Kursoj

 

    Stano Marček (Slovakujo): Kurso per bildoj laŭ rekta metodo

 

    Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo): Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie!

 

    Bert Schumann (Germanujo): Cseh-metodo

 

    Por infanoj

 

    Ansofi Markov (Francilio): Animado de la infanoj per ludoj kaj instruado

 

    Ĵak O'Lantern' (Irlando): Folklora festo de Haloveno, vizito de najbaroj, kunportu vian maskokostumon!

 

    Elisabeth Barbay (Francilio): Ornamado de la salono kaj manĝejo laŭ halovena temo

 

    Bert Schumann (Germanujo): Amuzaj aktivaĵoj diversaj por infanoj ĝis 99 jaroj

 

    Aktivaĵoj

 

    Interkant' (Francujo): Ĥora kantado matene kaj posttagmeze

 

    Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo): Ĝardenumado laŭ proponoj de naturkomisiono

 

    Stano Marček (Slovakujo): Ege variaj prelegoj

 

    Elisabeth Barbay (Francilio): Ateliero por instrui fabrikadon de brak-ringoj el elastaĵoj

 

    Jean-Luc Kristos (Aŭvernjo): Kantu ni! Dancu ni!

 

    Vesperoj

 

    Ŝercokonkurso kun ĉiuj : Rakontu viajn plej bonajn ŝercojn en Esperanto (preparu ilin hejme)

 

     Kunkantu 10 kantojn kun gitaro. Karaoke-Team'-vespero

 

    Pli da detaloj: http://gresillon.org/autune

 

    Aliĝilo: http://gresillon.org/aligha

 

    kastelo@gresillon.org

 

    MCE Grésillon, 49150 Baugé en Anjou

 

(Sekretario de la Esperanto-KulturDomo)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments