El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio konstruos spacostacion cirkaŭ 2022

| 2014-09-12
Bookmark and Share


Skemo de la spacostacio

 

    La 10an de septembro en Pekino inaŭguriĝis la 27a jarkunveno de la Asocio de Kosm-esploristoj. Yang Liwei, la unua kosmonaŭto de Ĉinio kaj prezidanto de la organiza komitato de la jarkunveno, malkaŝis en la gazetara konferenco de la jarkunveno, ke la konstruado de ĉina spacostacio stabile disvolviĝas, kaj la lanĉo-centro en Hainan jam estas preta. Ĉirkaŭ la jaro 2016 Ĉinio lanĉos la spacolaboratorion Tiangong-2, kaj la kunhoma kosmoŝipo Shenzhou-11 kaj la karga kosmoŝipo Tianzhou-1 estos lanĉitaj kaj kuplitaj kun Tiangong-2. En la jaro 2018 Ĉinio lanĉos la kernan kupeon de la spaca laboratorio, kaj ĉirkaŭ la jaro 2022 kompletigos la konstruadon de spacostacio.

 

    La 29an de septembro 2011 Tiangong-1 estis lanĉita, kaj nun jam kuplita kun la komsoŝipoj Shenzhou-8, Shenzhou-9 kaj Shenzhou-10.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments