El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina delegacio urĝas al Japanio introspekti sian agresan historion

| 2014-09-11
Bookmark and Share


En la 27-a konferenco de la Homrajta Konsilio de UN

 

    Ĉina delegacio en la sidejo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj urĝis al Japanio introspekti la agresan historion, ĉesigi kovri kaj distordi la fakton. Japanio devas agadi por akiri fidon de la aziaj najbaroj kaj la internacia socio.

 

    La 9-an de septembro en Ĝenevo okazis la 27-a konferenco de la Homrajta Konsilio de UN, kie la ĉina delegacio diris, ke la venonta jaro estas la 70-a jariĝo de la venko de la monda kontraŭfaŝisma milito, kiu donis al la popoloj grandan doloron. Sed en Japanio, iu flanko volas ŝanĝi la agresan historion kaj japanaj politikistoj vizitis al la sanktejo Yasukuni, neiis la fakton, ke ili alvokis "konsulajn virinojn" por japanaj soldatoj dum la 2-a Mondmilito. Ili ankaŭ volis modifi la historian lernolibron. Ilia agado intencanta nei kaj kovri la krimon en la historio estas severa damaĝo al la viktimoj de la tuta mondo kaj estas serioza provoko al internacia justeco kaj homa konscienco. Ili devas esti kondamnitaj kune de la internacia socio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments