El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Ĉu vere diferencoj interkulturaj? - Miaj spertoj dum NASK (II)

| 2014-09-10
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    La organizado de NASK iris trankvile kaj glate, almenaŭ tiel ŝajnis al mi. Nu, mi devas konfesi, ke mi mem preskaŭ ĉiunokte spertis koŝmarojn kaj preskaŭ panikis, sentante, ke la preparado por la sekvanta tago ne estas preta.

 

    Sed ĉi tie mi ne parolas pri tiaj personaj maltrankviliĝoj, kiuj eble hantis ankaŭ aliajn. Mi parolas pri preskaŭaj tumultoj publike, ankaŭ de ordinaraj partoprenantoj senteblaj.

 


Eble Hoss Firooznia, kiu ĉiutage eldonis la kursar-ĵurnalon La NASKa Folio, spertis koŝmarojn similajn al la miaj...

 

    Antaŭ pli ol du jardekoj, dum la 1980-aj jaroj mi estis unu el la organizantoj de simila aranĝo de intensiva lernado en Japanio. Siatempe ĉio estis multe pli ĥaosa, kun multe pli da krioj kaj foje okazis eĉ kvereloj inter la organizantoj!

 

    Ni notu, ke temis pri antaŭreta epoko, kaj ke ni tiam kutimis havi je 30 personoj pli da partoprenantoj ol la ĉi-jara NASK, kaj ke ekzemple mankis al ni propra kopi-maŝino, pri kiu nun diponas NASK. Dum la pasintaj dudek kelkaj jaroj tiaj maŝinoj ja fariĝis terure malmultekostaj.

 

    Tiamajn tumultojn mi volus montri al tiuj inter vi, kiuj havas bildon de japanoj kiel disciplinitaj, eltenemaj kaj trankvilaj homoj.

 

    Sed al tiuj tumultoj verŝajne kontribuis ankaŭ la fakto, ke la organizantoj estis veraj junuloj, plimulto universitataj studentoj, dum NASK-on organizas pli maturaj homoj. Supozeble do pli multe temas pri intergeneraciaj diferencoj, ol pri interkulturaj.

 

    Averto pri kulturaj konfliktoj

 

    La temo de interkulturaj diferencoj okupis mian kapon, ĉar oni antaŭ la ĉi-jara NASK avertis min pri eventualaj interkulturaj konfliktoj, kiujn mi povus sperti dum la instruado en tiu aranĝo.

 

    Dum la anticipa reta korespondado kun la ĉi-jaraj instruistoj Liĉjo Miller, alia el la organiza teamo ol la jam menciita Ellen, konsilis, ke oni kontaktu la instruiston de la sama nivelo de la antaŭa jaro, por informiĝi pri la nivelo kaj etoso, kvankam ne ĉiam lernantoj estas samaj kaj aferoj povas ŝanĝiĝi.

 


Liĉjo Miller kaj Derek Roff, starante respektive maldesktre kaj dekstre

 

    Pro tio mi skribis informpetan retmesaĝon al Derek Roff, kiu instruis je la meza nivelo en la lasta jaro. Li afablis respondi i.a. jene: Mi suspektas ke kompare kun la normoj en Azio, studantoj en Usono ŝajnus tre neformalaj. Mi ŝatas tion, sed mi estas usonano. Ni havis plurajn studantojn el aliaj landoj, kaj kulturaj konfliktoj povas okazi pri la lerno-stilo, sed feliĉe, mi ne vidis tiujn en mia klaso.

 

    Ricevinte tiun mesaĝon mi demandis min, kun ioma sukeptiko: ĉu mi renkontos tiajn problemojn?

 

    Kaj vere okazis io simila...!

 

    Dum la instraudo ĉe NASK mi tamen sentis, ke mi estas meze de ĝuste interkulturaj problemoj, kvankam ili ne precize koncernis la usonan neformalemon. La usona neformalemo cetere ne estus granda surprizo por mi.

 


Kun miaj NASK-klasanoj

 

    Surprizo por mi estis tio, ke pluraj klasanoj venas al mi kaj senĝene faras postulojn pri tio, kia estu mia instru-maniero. Unu diris, ke li volas havi pli da interagaj aktivaĵoj. Alia diris, ke ŝi spertas malfacilaĵojn aŭde kapti novajn vortojn kaj do volas, ke mi skribu ĉion (aŭ almenaŭ laŭeble multe) sur blanka tabulo.

 

    Mi estis konsternita, unue, ĉar tiaj tre rektaj postuloj estis iom nekutimaj por mi, kaj due, ĉar mi estis meze de la ok-taga instru-maratono por kiu mi anticipe devis multon prepari kaj pro tio mi ne estis certa, ĉu mi povos sukcese modifi la jam planitajn aferojn.

 


Mi provas transskribi la parolojn de klasanoj.

 


Jen la rezulto de la tabul-skribado.

 

    En la fino mi povis adaptiĝi al tiuj postuloj, la studentoj kiuj faris ilin estis kontentaj, kaj mi estis kontenta. Mi fariĝis pli sperta ol antaŭe kaj povos apliki la modifitajn instru-metodojn en estonteco.

 

    Sed kroma suprizo atendis min. En la lasta vespero de NASK estis kunsido de la instruistoj kun Liĉjo kaj Ellen por retroperspektive resumi la baldaŭ finiĝontan instruadon. Tiam mi parolis pri tiu sperto. Iu nordamerikano inter ni (mi lasas tiun personon anonima) tiam diris, ke tiu nur respondus al tia postulanto, ke lia/ŝia opinio certe meritas konsideron, kaj fakte neniom modifus sian anticipan planon. Aĥ, tiaj studentoj, tiaj instruistoj!

 


Diligente studas miaj klasanoj.

 


Al la klasanoj mi instruis japanajn kaj ĉinajn kantojn tradukitajn en Esperanton.

 

    Sed estas demandinde, ĉu tio vere estas problemo de interkulturaj diferencoj. Kvazaŭ antidozo mi rimarkigu, ke ankaŭ en unu partoprenanto en miaj pekinaj kursoj, profesie instruistino de la ĉina, de tempo al tempo faris komentojn pri mia instruado kaj sugestis ŝanĝojn. Nun mi rememoras, ke unu el miaj NASK-kursanoj, kiuj venis al mi kun sia postulo, ja estas lingvo-instruisto. Eblus do pensi ankaŭ pri interpersonaj aŭ interprofesiaj diferencoj...

 

    Kiel ajn, ni estu singardaj por ne tuj salti al interkulturaj malsamecoj, ĉar foje tio nur kondukas al stereotipoj de tia speco, kia "postulemaj nordmaerikanoj kaj retenemaj orientazianoj". Nu, ankaŭ la bildo de usonanoj, kiuj estas neformalemaj, eble apartenas al stereotipoj...

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments