El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina Internacia Savtaĉmento refoje ricevis la kvalifikon de UN

| 2014-09-10
Bookmark and Share


La Ĉina Internacia Savtaĉmento atingas al la flughaveno de la ekzercado.  

 


Specialistoj el UN faras kontrolon.  

 

    Lastatempe la Ĉina Internacia Savtaĉmento pasis la teston de UN kaj refoje ricevis la kvalifikon de la internacia savtaĉmento de UN. Komence de la jaro 2005, per la testo UN ekzamenas la tutan kapablon de savtaĉmento kaj tio estas rigardata ankaŭ kiel grava fundamento kaj referenco por fari savadon en alilandaj plagitaj regionoj. La kvalifiko validas por 5 jaroj.

 

    La Ĉina Internacia Savtaĉmento faris 37-horan ekzercon por simuli la internacian savadon. La ekzerco enhavis 150 ekzerc-objektojn kaj 18 artikolojn. 9 specialistoj havis severan kontrolon al la Ĉina Internacia Savtaĉmento kaj atingis interkonsenton, ke ĝi pasis la teston.

 

    La Ĉina Internacia Savtaĉmento oficiale fondita en la jaro 2001 havas 480 personojn, inkluzive de specialistoj pri tertremo, serĉa kaj sava grupo kaj medicina taĉmento. Ĝi povas fari savadon en diversaj kompleksaj situacioj. En la jaro 2009, ĝi unuafoje pasis la teston de UN kaj fariĝis la 12-a grava savtaĉmento en la mondo kaj la 2-a en Azio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments