El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio ripetis la regularon pri dissendado de kinejaj kaj televidaj filmoj eksterlandaj

| 2014-09-09
Bookmark and Share


Ŝtata Administracio pri Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmoj kaj Televido 

 

    La 5-an de septembro la Ŝtata Administracio pri Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmoj kaj Televido de Ĉinio ripetis, ke ĉinaj retejoj, kiuj dissendas videoregistraĵojn, devas ricevi licencon por dissendi kinejajn kaj televidajn filmojn eksterlandajn.

 

    En Ĉinio tradiciaj televidaj kanaloj malofte investas por dissendi eksterlandajn televidajn programerojn. Pro tio furoras retejoj, kiuj ofertas al ĉinoj ekzemple televidajn filmojn furorantajn eksterlande.

 

    Laŭ la anonco tiaj retejoj devas unue peti de la administracio licencon por rete dissendi aŭdovidajn programerojn, kaj ankaŭ peti permeson dissendi unuopajn filmojn.

 

    La anonco samtempe diras, ke ĝis la 31-a de marto 2015 la retejoj registru ĉe la administracio ĉiujn eksterlandajn kinejajn kaj televidajn filmojn, kiujn ili nun dissendas . En la 1-a de aprilo ĉiuj neregistriaj filmoj estos forigitaj el la interreto.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments