El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona eksprezidento James Earl Carter Jr vizitis terakotajn militistojn kaj ĉevalojn de la dinastio Qin en Ĉinio

| 2014-09-09
Bookmark and Share


James Earl Carter Jr (la tria de maldekstre), eksprezidento de Usono, dum la vizito al la muzeo  

 

    Proksime de la 30-a datreveno de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, James Earl Carter Jr, eksprezidento de Usono, vizitis la Muzeon de la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la dinastio Qin en la 6-a de septembro. S-ro Carter kiu grande kontribuis al la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en la jaro 1979 jam vizitis en la jaro 1981 la muzeon kaj la terakotajn militistojn kaj ĉevalojn de la dinastio Qin.

 

    Carter estas la 39-a prezidento de Usono, li multfoje vizitis Ĉinion, kaj estis premiita per la Premio Indira Gandhi en la jaro 1997 kaj per la Nobel-premio pri Paco en la jaro 2002. La 1-a de oktobro de la kuranta jaro estas la 90-a datreveno de lia naskiĝtago.

 

    En sia unuafoja vizito al Ĉinio Carter havis profundan impreson al la grandioza batalaranĝo de la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj. En la ĉi-foja revizito, li same interesiĝis pri tio, kaj eĉ ankoraŭ klare memoras la trovitan daton de la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj. En la 80-minuta vizitado, li atente aŭskultis la klarigon.

 

    Carter estis multfoje rekonita de vizitantoj en- kaj eksterlandaj dum la vizitado, iuj vokis lian nomon kaj li amikece svigis sian manon al ili. Fininte la viziton, Carter skribis la subajn vortojn: "La muzeo estas tre granda, ĝi donis al mi profundan impreson en mia unuafoja vizito antaŭ 33 jaroj. Gratulon pro viaj fruktoj en protektado de antikvaĵoj!"

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments