El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Papero

| 2014-09-04
Bookmark and Share


Malkomponado de dispecigitaj bambuoj en akvo 

 


Boligado de malkomponitaj bambuoj 

 


Transformado de paperpasto en paperon 

 


Elpremo de akvo el malseka papero 

 


Sekigo de papero sur muroj 

 

    Ĉinio estas unu el la antikvaj civilizitaj landoj de la mondo. En la pasintaj miloj da jaroj, nia lando havis nemalmultajn sciencajn eltrovojn. Papero estas grava eltrovaĵo de nia laboranta popolo en antikveco, kaj ankaŭ kontribuo farita de nia nacio al la kulturo de la homaro. Papero faciligis la cirkuladon de diversaj scioj kaj kreis pli favoran kondiĉon por la prosperiĝo kaj disvolviĝo de kulturo. Tamen, per kio la antikvaj ĉinoj faris notojn post apero de skribolingvo dum la longa periodo antaŭ la eltrovo de papero?

 

    Ostoj kaj bambuaj kaj lignaj pecoj kiel skribiloj

 

    En Jin-dinastio antaŭ pli ol 3,500 jaroj, en Ĉinio oni jam trovis plurajn objektojn por "surskribi". Laŭ historia literaturo kaj elterigitaj historiaj restaĵoj, testudaj ŝeloj kaj ostoj, ĉefe skapoloj de bovo, estis la objektoj plej frue uzataj en nia lando por surkribo. La ideografiaĵoj gravuritaj sur la ŝeloj kaj ostoj estas nomataj "ŝelaj kaj ostaj skribaĵoj". Tiaj skribaĵoj notis multajn aferojn en tiu tempo kaj spegulis multajn facetojn de la socia vivo de Jin-dinastio, kaj estas valora materialo por studo pri la historio de tiu periodo.

 

    Krom ŝeloj kaj ostoj, oni uzis ankaŭ mallongajn bambuajn kaj lignajn latojn por surskribo. Tian skribilon oni nomis "ĝian". Ĝian-oj estis kunligitaj per ŝnuro, silka fadeno aŭ leda rimeno por formi ĝian-libron. Ŝajne en Jin-dinastio en nia lando oni jam uzis bambuajn kaj lignajn latojn por surskribi. En Okcidenta Han-dinastio (206-25 a. K.) oni trovis en muro de la malnova loĝejo de Konfuceo de la Epoko de Printempo kaj Aŭtuno (722-481 a. K.) dekojn da ĝian-libroj inkluzive de Ŝangŝu, Liĝi kaj Lunju. Estas pli facile skribi sur bambuaj kaj lignaj latoj per peniko ol gravuri vortojn sur testudaj ŝeloj kaj ostoj, kaj krome bambuo kaj ligno estis ĉie troveblaj, tial bambuaj kaj lignaj ĝian-oj fariĝis la ĉefaj skribiloj en tiu tempo.

 

    Kvankam bambuaj kaj lignaj ĝian-oj tiam estis vaste uzataj, tamen ĝian-libro havis sian mankon, nome: ĝi estis maloportuna por legado kaj portado pro sia pezeco. En ĉina antikva libro oni skribis, ke instruitulo Huj Ŝi de la Epoko de Militantaj Regnoj (480-220 a. K.) devis porti siajn ĝian-librojn per pluraj ĉaroj, dum sia vojaĝo. Post kiam la unua imperiestro (regperiodo de 221-210 a.K.) de Kin-dinastio unuigis Ĉinion, ĉiutage li devis legi multajn dokumentojn sur bambuaj kaj lignaj pecoj kun totala pezo de pli ol kvindek kilogramoj. En Okcidenta Han-dinastio Dongfang Suo skribis leteron al imperiestro Vudi (regperiodo de 140-87 a. K) per 3,000 lignaj ĝian-oj kaj Vudi uzis du monatojn por ĝin tralegi. En la periodo de 722-212 a.K. oni eltrovis alian rimedon skribi sur maldikaj silkaĵoj. Silkaĵo estas malpeza, tamen tro kara por ordinaraj homoj. Tial, paralele kun silkaĵo, bambuaj kaj lignaj ĝian-oj estis la ĉefaj rimedoj por surskribo dum certa tempo de la antikva Ĉinio.

 

    Inspiro de silka papero

 

    Antaŭ la eltrovo de ordinara papero, en la 1-a jarcento a. K. oni jam eltrovis paperon el silko. En la antikva Ĉinio jam disvolviĝis produktado de silka vato. La tiam uzata procedaro estis jena: unue, kuiri la kokonojn; due, ilin meti sur bambuan maton; trie, trempi la maton en akvo; kvare disvolvi la kokonojn kaj formi silkan vaton. Post forpreno de la preparita silka vato, ofte restis tavolo da silko sur la mato, kiun oni povas depreni post sekigo kaj uzi kiel paperon. Tia silka papero estis glata kaj malpeza, sed oni ne povis ĝin produkti en granda kvanto por kontentigi la bezonon, pro tio ke ĝi estas farita el silko. La metodo de ĝia produkto tamen donis inspiron. Se oni povas fari paperon el silko, ĉu oni ne povas uzi pli facile akireblajn materialojn ol tio? Tiamaniere silka papero malfermis vojon al la homoj, oni do komencis esploradon por uzi fibrojn de vegetaĵoj anstataŭ silko en farado de papero.

 

    Estis Caj Lun de la regperiodo de imperiestro Hedi de Orienta Han-dinastio en la fino de la unua jarcento p. K., kiu eltrovis la metodon de farado de papero el vegetaĵaj fibroj. Caj Lun naskiĝis en Gujjang (en la ĉirkaŭaĵo de nuna Lejjang de Hunan-provinco) kaj fariĝis eŭnuko en imperiestra palaco kiam li estis knabo. Tiam li rimarkis, ke la objektoj uzataj por surskribo estis tre maloportunaj. Sekve li provis fari paperon el mal-multekostaj kaj facile akireblaj materialoj kiaj arboŝelo, eluzitaj ŝnuroj kaj retoj kaj ĉifonoj, laŭ la metodo de farado de silka papero. Unue li kuiris ilin, ke ili fariĝu pasto; poste li sternis la paston maldike sur mato, kaj fine post sekigo tiu tavolo da pasto fariĝis papero. En 105 p. K., t. e. la komenca jaro de la regperiodo Juanhing de Orienta Han-dinastio, la paperfara metodo de Caj Lun komencis esti disvastigata tra la tuta lando. Por memorigi la meriton de Caj Lun, la posteuloj konstruigis al li templojn kun lia statuo. En lia hejmloko Lejjang kaj ĉe lia tombejo en Longtingpu de Janghian-gubernio de Ŝenhi troviĝas po unu templo al li.

 

    Progreso kaj disvastigo de paperfara tekniko

 

    En Gin-dinastio (265-420 p. K.) de nia lando, oni komencis uzi ankaŭ bambuon, lianon, tigojn de tritiko kaj rizplanto k. s. kiel materialon por paperfarado krom la supre diritaj objektoj. En la historia periodo de Suj- kaj Tang-dinastioj (589-907 p.K.), paperprodukto en nia lando ricevis pliapaŝan disvolviĝon. Kreskis la produktokvanto, pli kaj pli multiĝis la specoj de materialoj kaj rapide progresis la produkta tekniko. En Tang-dinastio (618-907 p.K.), produktiĝis speco de malmola flava papero fortika kaj glata, kiu povas longe konserviĝi pro tio, ke oni miksis en ĝia pasto kontraŭinsektan drogherbon. La fame konata hjuan-papero de nia lando estas tre ŝatata de kaligrafoj kaj pentristoj antikvaj kaj nuntempaj. Tia papero farita el ŝelo de pterocel-tiso (Pteroceltis tatarinowii) estas delikata, mola, simetria kaj blanka dum longa daŭro. En Tang-dinastio, tia papero jam fariĝis fama produktaĵo de Hjuanĝoŭ. En Tang-dinastio oni produktis ankaŭ kolorajn paperojn. Al la diverskoloraj paperoj oni aldonis diversajn desegnojn per frotado, tiel ke ili aspektis bele. Ekde Song-dinastio (960-1279 p. K.) pli kaj pli grandiĝis la produktokvanto de bambua papero kaj multe disvolviĝis la paperfarado de nia lando pro la abundeco de tia materialo. Kaj tiam oni kuiris paperan paston en kalka likvo kaj formiĝis relative kompleta metodo de paperfarado.

 

    Post la eltrovo de paperfara metodo, baldaŭ papero estis portita alilanden kaj ankaŭ la metodo estis transdonita al aliaj landoj, unue al Koreio antaŭ la jaro 285 p. K., poste de Koreio al Japanio, ankoraŭ pli poste al Arabio kaj eŭropaj landoj en la Okcidento. La paperfara metodo de nia lando estis transdonita al Vjetnamio tre frue, kaj ankaŭ al Hindio antaŭ la 7-a jarcento.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments