El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la ekspozicio Internacia masakro kaj turmentita popolo en la Dua Mondmilito en Nankino

| 2014-09-04
Bookmark and Share


Bombo kaj aliaj armiloj de la japana agresanto 

 


Xia Shuqin, postvivanto de la masakro en Nankino, vizitas la ekspozicion. 

 


Junaj vizitantoj  

 

    Ekde la 1-a de septembro la ekspozicio titolita per Internacia masakro kaj turmentita popolo en la Dua Mondmilito daŭros je 3 monatoj en la Memora Halo por Viktimoj de la Nankina Masakro. La ekspozicio memore al la 100-jariĝo de la eksplodo de la Unua Mondmilito kaj la 75-jariĝo de la ĉiuflanka eksplodo de la Dua Mondmilito unuafoje prezentis al la publiko pli ol 300 rarajn materialojn fotitajn, videaĵajn kaj skribitajn.

 

    La ekspozicio havas 4 partojn: la eksplodo de la Dua Mondmilito; la kruelaĵo fare de la japanaj militaristoj; kontraŭhoma masakro farita de la faŝistoj de Germanio kaj Italio; komparo inter Germanio, Italio kaj Japanio pri iliaj historiaj sintenadoj al la masakroj.

 

    Ĝi unuafoje ĉiuflanke konigis la faktojn de la ĉefaj internaciaj masakroj en la Dua Mondmilito kaj la vundojn de la turmentitaj popolanoj, tio vere reprezentis la katastrofon alportitan de la Dua Mondmilito al tutmonda popolo.

 

    Zhu Chengshan, estro de la nankina memorhalo, diris, ke la ekspozicio celas sciigi al la vizitantoj la seriozecon de la agrasa milito, akuzi la krudecon de faŝistoj, memorigi la viktimojn kaj, precize, veki la atentojn de nunaj homoj por ne forgesi la historian lecionon kontraŭ la reokazo de la tragedio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments